Osini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osini
Osini
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 49′ N, 9° 30′ O (mapo)39.8166666666679.5Koordinatoj: 39° 49′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 645 m
Areo 39,68 km²
Loĝantaro 709 (2023)
Loĝdenso 18 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Cardedu, Gairo, Jerzu, Lanusei, Loceri, Tertenia, Ulassai kaj Ussassai
Patrono Susano el Romo
Festa tago 11-a de aŭgusto
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo G158
Kodo laŭ ISTAT 091069
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Osini - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. La komunumo ekestis en 1951, kiam inundo detruis antaŭan setlejon. La komunumo situas en montaro kaj ne havas grandajn trafikajn vojojn kun la cetero de Sardio. Ĝi tial restis ne multe influita de eksteraj intervenoj. Osini estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Osini ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 709 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Susano el Romo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaraj komunumoj estas Cardedu, Gairo, Jerzu, Lanusei, Loceri, Tertenia, Ulassai kaj Ussassai.

Osini havas tri eksklavojn en la teritorio de aŭ inter aliaj komunumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

prahistoriaj nuragoj Serbissi, tipaj por Sardio
vidaĵo de Osini kaj fone la sarda marbordo