Oskar Berman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Berman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1881 (1881-11-30)
en Łódź, Kongresa Pollando
Morto 6-an de julio 1975 (1975-07-06) (93-jaraĝa)
en Hadera,  Israelo
Lingvoj Esperantopolahebreagermanajido
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoIsraeloPollando
Okupo
Okupo esperantistoekonomikistoĵurnalisto
vdr

Oskar (Ozer) Berman (naskiĝis en 1882 en Łódź, Pollando[1]; mortis la 6-an de julio 1975 en Ĥadera, Israelo) – esperantisto ekde 1915, vic-ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio, fakdelegito pri ĵurnalismo en Israelo kaj membro de Universala Esperanto-Asocio ekde 1939. Prezidanto de Lodza Esperanto-Societo. Li verkis multajn proprajn artikolojn pol-, german- kaj hebrelingvajn[2].

Li laboris por Esperanto precipe sur turisma kampo kaj gvidis karavanojn. Berman estis aktivulo de Juda Landkona Asocio, en kies gazeto Wiadomości ŻTK (Novaĵoj de Juda Landkona Asocio) li redaktis la rubrikon Wiadomości Esperanckie (Esperanto-novaĵoj)[3]. Dum la 6-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso li estis la ĉefrespondeculo pri ekskursoj[4].

Profesie Berman estis komercisto, ekonomiisto, raportisto pri komercaj aferoj en diversaj gazetoj; laŭ artikolo en Israela Esperantisto li estis direktoro de la teksindustria fabriko Widzewska Manufaktura[1].

En 1935 Oskar Berman transloĝiĝis al Israelo kaj laboris en la ministerio de edukado[1]. En la nova loĝlando li iĝis honora membro de Esperanto-Ligo en Israelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]