Oskar Erdberg
Oskar Erdberg, naskonome Oskar Sergejeviĉ Tarĥanov-Razumov, naskiĝis en 1901 kaj mortis en 1938, estis ruslingva verkisto, orientalisto kaj sovetunia sekretserva agento kun multaj pliaj pseŭdonimoj (inter alie O. Erman, O. Taub, O. Tanin, Karrio, Yan Chulai [Jan Ĉulaj] kaj Yotawari [Jotaŭari]). Dum la epoko de la Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de Josif Stalin li estis arestita en 1937. La 6-an de junio 1938 li estis mortpafita en Vladivostoko.
Esperantlingve de li en 1933 aperis la literatura verko Ĉinaj noveloj, en traduko de P. Gavrilov. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).
Fonto
- The Russian Far East: A History [La Rusia Ekstrema Oriento: Historio], John S. Stephan, Stanford University Press 1996, paĝo 336
- Enciklopedio de Esperanto, 1934 (sub kapvorto Ĉinaj noveloj)