Oskar Kolberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oskar KOLBERG, ĝuste Henryk Oskar Kolberg (naskiĝis la 22-an de februaro 1814 en Przysucha, mortis la 3-an de junio 1890 en Krakovo) estis pola etnografo, folkloristo kaj komponisto.

Vivo

Oskar Kolberg estis filo de Juliusz, profesoro pri geodezio en Varsovia Universitato, protestanto kaj de Fryderyka Mercoeur. Hejme kontaktiĝis kun gravaj reprezentantoj de kultura medio de VarsovioSamuel Linde, Mikołaj Chopin (la patro de Frederiko Ŝopeno). Li edukiĝis en Varsovia Liceo de Kongresa Pollando kaj en Komerca Akademio en Berlin. Muzikan edukitecon akiris i.a. sub direkto de Józef Elsner, instruisto de Ŝopeno.

Kiel plenkreskulo laboris kiel privata instruisto de muziko, librotenisto, banka oficisto kaj en direkcio de Varsovia-Viena Fervojo. Li publikigis artikolojn pri muziko kaj muzikologio en Universala Enciklopedio de Samuel Orgelbrand. Danke al akirita - helpe de Scienc-Apoga Fondaĵo de Mianowski - financigo fare de Witold Zglenicki aperis kvinvoluma laboraĵo Mazowsze (Mazovio). En 1875 estis honorigita per membreco en Akademio de Scipovoj (AU).

Ĉefa kampo de lia agado estis etnografio. Kiel la unua en pola etnografio kolektis kaj ordigis laŭ regionoj lokan popolan kulturon en monumenta verko titolita Lud. Jego zwyczaje, sposób życia, mowa, podania, przysłowia, obrzędy, gusła, zabawy, pieśni, muzyka i tańce (Popolo. Ties kutimoj, vivmanieroj, parolo, proverboj, moroj, sorĉoj, ludoj, kantoj, muziko kaj dancoj) kaj "Obrazy Etnograficzne" (Etnografiaj Bildoj). En la jaroj 1857–1890 eldonis 33 volumojn de Lud. Nelonge post lia morto oni eldinis ankoraŭ 3 volumojn de lia heredaĵo.

Memorigo

  • Instituto je la nomo de Oskar Kolberg en Poznań
  • Premio de Kolberg atribuata de 1974 fare de Ministerio pri Kulturo kaj Arto pro eminentaj atingoj en popola kulturo
  • Sanktakruca Filharmonio je la nomo de Oskar Kolberg en Kielce

Eksteraj ligiloj