Oskar Lafontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Lafontaine
Persona informo
Oskar Lafontaine
Naskiĝo 16-an de septembro 1943 (1943-09-16) (80-jaraĝa)
en Saarlouis
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Sarlando vd
Partio Bündnis Sahra Wagenknecht vd
Familio
Edz(in)o Sahra Wagenknecht • Christa Müller • Ingrid Bachert • Margret Müller vd
Profesio
Okupo politikistopublikigisto • pacaktivisto • fizikisto vd
Aktiva en BonnoSarbruko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oskar LAFONTAINE (prononco [ˌɔskaʁ ˈlafɔntɛːn]; * la 16-an de septembro 1943 en Saarlouis) estas germana politikisto.

Inter la jaroj 1985 kaj 1998 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Sarlando. Inter la jaroj 1995 kaj 1999 krome li oficis kiel prezidanto de la germania socialdemokratia partio SPD kaj ties kandidato por federacia kanceliero dum la parlamenta baloto de 1990. Post la parlamenta baloto de 1998 li iĝis nacia ministro pri financoj. Dum marto 1999 Oskar Lafontaine demisiis de ĉiuj politikaj funkcioj kaj de tiam estis akra kritikanto de la politiko de la registara koalicio inter socialdemokratoj kaj verduloj de la federacia kanceliero Gerhard Schröder.

Dum 2005 li malmembriĝis el la partio SPD kaj aniĝis en la nove fondita partio "Arbeit und soziale Gerechtigkeit – Die Wahlalternative" (WASG, "laboro kaj socia justeco - la balota alternativo"). Pro lia iniciativo tiu partio por la parlamenta baloto de 2005 fondis balotan aliancon kun la partio "Linkspartei.PDS" (origine "Partei des Demokratischen Sozialismus", do "partio de demokratia socialismo", la rekta heredanto de la antaŭa ŝtata socialisma partio "SED" de GDR, kaj post la baloto kune kun Gregor Gysi iĝis prezidanto de la parlamenta frakcio de maldekstruloj. Ekde la 16-a de junio 2007 li estas kune kun Lothar Bisky prezidanto de la nova partio Die Linke, kiu ekestis pro la unuiĝo de la du maldekstraj partioj. En marto 2022 li forlasis la partion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]