Oskar Panizza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Panizza
Persona informo
Oskar Panizza
Naskonomo Leopold Hermann Oskar Panizza
Naskiĝo 12-an de novembro 1853 (1853-11-12)
en Bad Kissingen
Morto 28-an de septembro 1921 (1921-09-28) (67-jaraĝa)
en Bayreuth
Tombo Bayreuth vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Subskribo Oskar Panizza
Profesio
Okupo poeto • kuracisto-verkisto • psikiatro • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Panizza en 1895

Leopold Hermann Oskar PANIZZA (pseŭdonimoj: Sven Heidenstamm, Jules Saint-Froid, Sarcasticus; naskiĝinta en la 12-a de novembro 1853 en Bad Kissingen, mortinta en la 28-a de septembro 1921 en Bayreuth) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1863 Panizza frekventis la pietisman internejo Korntal, gimnazion en Schweinfurt (ekde 1868) kaj en Munkeno(ekde 1870). Post privata trejnado (komercisto) kaj militservo li trapasis en aŭtuno 1876 en Schweinfurt la abiturientan ekzamenon. La saman jaron li komencis, kontraŭ la volo de la patrino - kiu revis pri klerikula kariero por li - medicinstudon. Li doktoriĝis post staĝo ĉe Hugo von Ziemssen en 1880 ("Über Myelin, Pigment, Epithelien u. Micrococcen im Sputum", 1880).

Post vojaĝo al Parizo li esploris (ekde 1882) kiel asistanto ĉe frenezuleja sanatorio en Malsupra Bavario (sub la gvidado de Bernhard von Gudden) la funkcion de la homa cerebro. Li forlasis tiun ĉi instituton en 1884 kaj ekdeĵoris kiel ĝenerala kuracisto en 1885.

Timante iĝi mense malsana li ekdediĉis sin al la literaturo ekskluzive, al kio instigis lin Michael Georg Conrad. La skribado por li evidentiĝis "la plej bona fulmoŝirmilo kontraŭ diversaj psikopatiaĵoj". Liaj modeloj estis i.a. E. T. A. Hoffmann kaj Edgar Allan Poe.

En 1890 Panizza aliĝis al la societo de Michael Georg Conrad Gesellschaft für modernes Leben. Jara pensio de 6000 markoj ebligis lin vivi kiel liberprofseia verkisto. Sed fakte lia libereco estis limigita. Liaj libroj kaj pamfletoj, per kiuj Panizza atakis kaj la ŝtaton kaj la Eklezion kaj ties strangan seksan etikon, iĝis kaŭzo de lia finfina malsukceso.

Post la publikigo de la satiroj Die unbefleckte Empfängnis der Päpste (1893) kaj Der teutsche Michel und der römische Papst (1894) kiel ankaŭ de la komedio Der heilige Staatsanwalt (1894), la prokurora oficejo ekaktivis pro la kontraŭkatolika dramo Das Liebeskonzil, Eine Himmelstragödie in fünf Aufzügen (1894, premiero 1969 Paris, filmigo en 1982: la projekciado de la filmo cetere malpermesitis en Tirolo en 1985!). La teatraĵo taksas la sifilison dia puno en la 16-a jarcento: tiu ĉi malsano per helpo de la diablo infektis la pekozan eklezian hierarkion. La diablo por tiu fiagado generis belulinon mutan. La verko konfiskitis kaj Panizza malliberigitis je unu jaro en 1895.

Kelkaj polemikaĵoj kontraŭromaj rekomenditis ankaŭ fare de la nazioj, ekz. la kontraŭpapa verko supre

Post la malekaresto en Amberg kaj la finfarado de la skribaĵo Die Haberfeldtreiben im Bairischen Gebirge (pri la kutimo de "primoraj tribunaloj") li elmigris Svislandon. En Zuriko li komencis la eldonadon de Flugblätter aus dem Gesamtgebiet des modernen Lebens kaj de Zürcher Diskußjonen, satiroj kontraŭ eklezio kaj monarkio. La atenco al Elizabeto de Aŭstrio-Hungario liveris la pretekston forpeli lin disde Svislando kiel "nedeziritan remdulon". La reago de Panizza estis literatura: En sia satiraĵo Psichopatia criminalis li proponas al la potenculoj de Germanlando starigi psikiatrian hospitalon por opoziciaj alipensantoj havantan la grandecon de Palatinato. De Parizo, kien li elmigris havante surkorpe spurojn de sia aresto, li provis reguligi aferon kun la imperiestro kaj la Germana Imperiestra Regno. Li skribis - havante antaŭ si la sorton de Heinrich Heine Parisjana, Deutsche Verse aus Paris (1899) - kaj tuj dekretitis en lia patrujo persekutleterfarado. Tiu ĉi skribitaĵo malpermesitis en Germanio kaj liaj havaĵoj venis en ŝtatan posedon. Por ne perdi ilin Panizza prezentis sin en 1901 en Munkeno al la policanoj. Li mallongan tempon malliberigitis por psikiatria kontrolo (diagnozo: paranojo]. Sekvis reveno Parizon, kie li denove skribis por Zürcher Diskußjonen (1902). Tial ke li nun suferis je akustikaj halucinoj li reveturis en 1904 en Bavarion. Duonnude li trakuris la urbon Schwabing por postuli repreniĝon al sia iama laborloko munkena. En 1905 li transportitis al la kliniko St. Gilgenberg proksime de Bayreuth kaj metitis sub kuratelon laŭ la volo de la patrino. De 1906-21 li vivis en la privata luksa sanatorio Herzoghöhe en Bayreuth.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Panizza estis avangardano de Fin de siècle. Lian verkon Liebeskonzil ŝatis ankaŭ Theodor Fontane kaj Frank Wedekind. Li mem estis fantaziriĉa rakontisto. Lia rakonto Gelbe Kroete nobmbriĝas inter la psikologie plej interesaj kaj perfektaj rakontaĵoj de la germanlingva prozaĵaro ĉ. 1900: Temas pri revo dumtaga kiu metis antaŭ la okuloj de Panizza mem ankoraŭfoje la terurajn junajn jarojn kaj la psikajn angorojn. Je la fino de veturo sur Tamizo la rakontinto estas la ununura persono surŝipe kiu vidis dum kelkaj koŝmaraj minutoj la preterpasintan monstron, flavan bufon. Inter se tre diversaj aŭtoroj kiel Thomas Mann, Karl Kraus, Kurt Tucholsky, Walter Benjamin, Lion Feuchtwanger kaj Gottfried Benn, sed ankaŭ nazioj kiel Martin Bormann, zorgis ke Panizza restis daŭre ene de la literaturhistorio iel komplika kazo.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Dämmrungsstücke, 1890
  • Genie u. Wahnsinn, 1891; Visionen, 1893
  • Der Illusionismus u. d. Rettung d. Persönlichkeit, Skizze e. Weltanschauung, 1895
  • Abschied v. München, Ein Handschlag, 1896
  • Psichopatia Criminalis, Anleitung, um d. vom Gericht f. notwendig erkannten Geisteskrankheiten psichjatrisch zu eruiren u.wiss. festzustellen, Für Ärzte, Laien, Juristen, Vormünder, Verw.beamte, Minister etc., 1898
  • Neues aus d. Hexenkessel d. Wahnsinns-Fanatiker u. a. Schrr., 1986

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe NDB

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]