Osoblaha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo. Pri rivero temas artikolo Osoblaha (rivero).

Osoblaha
germane: Hotzenplotz
municipo
Mallarĝtraka fervojstacio en Osoblaha
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Osoblaha
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historiaj regionoj Moravio, Moraviaj enklavoj
Rivero Osoblaha
Situo Osoblaha
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 52″ N 17° 43′ 01″ O / 50.28111 °N, 17.71694 °O / 50.28111; 17.71694 (mapo)
Areo 18,16 km² (1 816 ha)
Loĝantaro 1 129 (25.03.2010)
Denseco 62,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597716
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Osoblaha
Retpaĝo: www.osoblaha.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Juda tombejo en Osoblaha

Osoblaha estas vilaĝo troviĝanta en la plej norda terlango de distrikto Bruntál. La germana nomo de Osoblaha estas Hotzenplotz. La ĉirkaŭaĵo estas parto de Silezia ebenaĵo. El tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio de Pollando. La vilaĝo havas areon 2579 ha kaj vivas ĉi tie proksimume 1200 loĝantoj.

Osoblaha estis devene historie valora remparita urbo, pli poste signifa industria kaj kultura centrejo de vasta ĉirkaŭaĵo. Sed fine de la dua mondmilito ĝi estis preskaŭ tute neniigita.

Sur la teritorio de la vilaĝo hodiaŭ troviĝas restaĵoj de urbaj remparoj. Al ili ligas juda tombejo kun tombŝtonoj el la 17-a jarcento.

La vilaĝo estis konata jam en la jaro 1233 kiel centrejo de ampleksa senjorujo de olomouca episkopejo, en 1251 ĝi akiris urban rajton kun ampleksaj rajtoj. La urbo estis remparita kaj donita per multaj privilegioj, per kio estis metita bazo al estiĝo de pli pstaj la t.n. Moraviaj enklavoj en Silezio. La signifo de urbo ankoraŭ pli kreskis, kiam osoblaha hetmano fariĝis administranto de ĉiuj episkopaj bienoj en Regiono Opava. Dum la tempo de sia ekzistado Osoblaha estis kelkfoje rabita de invadintoj, neniigita de incendioj, pesto kaj inundoj, sed ĉiam ĝi leviĝis el tiuj ĉi batoj al plua kresko. Nur lasta katastrofo en similo de la dua mondmilito preskaŭ egaligis kun la tero la urbon. 90 % da konstruaĵoj jam ne plu eblis renovigi kaj okazis preskaŭ plena elloĝigo de la loĝantaro. Ĉion finis la jaro 1960, kiam Osoblaha perdis titolon de urbo.

En Osoblaha troviĝas fervoja finstacio de mallarĝtraka fervojo, kondukanta el Třemešná ve Slezsku.

La nomon de Osoblaha famigis germana verkisto Otfried Preussler, kiu baptis "sian" rabiston por filmaj kaj libraj fabeloj pri rabisto Hotzenplotz, kiam li donis al li la germanan nomon de Osoblaha - Hotzenplotz.