Osric (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Osric (m. la 9-a de majo 729) estis reĝo de Northumbria, Anglio ekde la morto de Coenred en 718.

Laŭ Simeono de Durham li estis filo de Aldfrith (reĝo de Northumbria 685-704) kaj tiel frato aŭ duonfrato de Osred la 1-a (reĝo 705-716).

Restas malmultaj informoj pri lia regado. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, kiam li mortis videblis kometoj, tre malbona aŭguro.

Li adoptis Ceolwulf, frato de Coenred, kiel sia heredonto, kaj tiu sekvis lin kiel reĝo.