Osroeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Romia provinco Osroeno.

Osroeno (malnovgreke: Ὁσροηνή; sirie: ܡܵܠܟܘܼܬܵܐ ܕܒܹܝܬ ܥܸܣܪܵܐ ܥܝܼܢܹܐ Malkuṯā d-Bēt ʿŌsrā ʿĪnē) kaj kelkfoje nomata per la nomo de ĝia ĉefurbo, Edeso (nuna Şanlıurfa, Turkio) estis historia siria-asiria regno situanta en Mezopotamio, kiu ĝuis duon-aŭtonomion ĝis tuta sendependeco en la jaroj 132 ĝis 244. Ĝi estis sirilingva regno. Osroeno, aŭ Edeso, iĝis sendependa post la kolapso de Seleŭkio pere de la dinastio de la nomada araba tribo nomata Orrhoei en la jaro 136 a.K. La plej multaj reĝoj de Osroeno estas nomataj Abgar aŭ Manu kaj ili estis arabaj ŝejkoj kiuj ekloĝis en urbaj centroj. Sub ĝiaj arabaj dinastioj, Osroeno iĝis centro de aramea kulturo kaj centro de nacia reago kontraŭ helenismo. Antaŭ la 5-a jarcento Edeso fariĝis la ĉefsidejo de siria literaturo kaj studado. En 608 Osroeno estis prenita de Ĥosroo la 2-a, kaj en 638 ĝi malpliigis la muzulmanojn.

La areo de la regno, la supra kurso de la Eŭfrato, iĝis tradicia batalkampo por la potencoj kiuj regis en Malgrand-Azio, Irano, Sirio, kaj Armenio. Post la disiĝo de Seleŭkio, ĝi estis dividita inter Romio kaj Partujo. En tiu tempo Osroeno estis sub parta regado. Tamen, la romianoj poste faris plurajn provojn reakiri la regionon.