Ostankina bieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ostankino en 1858, pentris V.Raev
Sankta Triunuo preĝejo en Ostankino
Memora tabulo ĉe Ostankina palaco
preĝejo kaj palaco en Ostankino


La nomon Ostankino historiistoj interpretas el la rusa lingvo kiel "La lasta restejo". Dum jarcentoj la areo ĉe Moskvo estis kovrita per densaj, netraireblaj arbaroj, kiujn plejparte konsistigis kverkoj. En la 18-a jarcento posedanto de la areo iĝis la grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, al kiu plaĉis la loko pro saniga klimato kaj la bela lago.

Por somera restado tie li ordonis konstrui la nehajtigatan palacon kaj renovigi tiean preĝejon de Sankta Triunuo el la 17-a jarcento. La ordonon perfekte realigis liaj rusaj servutuloj A.Mironov kaj P.Argunov laŭ projekto far Camporesi, Brenna kaj Starov. La teatro en Ostankina bieno havis plej modernajn teknikajn instalojn de tiama epoko, kiuj aparte funkcias ĝis nun. Legendo diras, ke inaŭguro okazis somere de la jaro 1798. Por okulfrapi caron Paŭlo la Unua, invititan al la festeno, la grafo ordonis neplene segi kelkajn arbojn kaj ĉirkauŝnuri tiujn. Dum alveno de cara ĉaro la arbojn oni faligis en ambaŭ­ malajn flankojn kaj tuj malkovriĝis la blankroza palaco kaj la brikkolora preĝejo, kies belaj siluetoj speguliĝis sur la laga supraĵo.

Trupon de la teatro konsistigis liaj geservutuloj, inter kiuj plej bela kaj talenta estis fraŭlino Praskovja Kovaljova (surscene oni nomis ŝin Ĵemĉugova - [Perla], pro tiamaj kutimoj). La grafo enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis edziĝo kaj plue gravedeco de la novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne ekvidis sian bebon, ĉar ŝi mortis baldaŭ post nasko.

La ligna stukita palaco estis destinita ĉefe por somera ripozo kaj dum vintro ĝi estis malplena. Du jarcentoj kompreneble tre difektis apartajn elementojn de la konstruaĵo kaj do ĝi bezonas permanentajn renovigon kaj riparojn. Nun en ĝi funkcias muzeo prezentanta tiaman vivon inkluzive teatrajn spektaklojn, kiujn ĉeestas geaktoroj vestitaj je kostumoj el la 18-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]