Ostejo en Sedlec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostejo en Sedlec
tombeja kapelo • ostejo
Bazaj datoj
Konstrustilo gotika arto vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Sedlec (Kutná Hora)
Situo
Geografia situo 49° 57′ 43″ N, 15° 17′ 18″ O (mapo)49.96195555555615.288291666667Koordinatoj: 49° 57′ 43″ N, 15° 17′ 18″ O (mapo)
Ostejo en Sedlec (Ĉeĥio)
Ostejo en Sedlec (Ĉeĥio)
DEC
Ostejo en Sedlec
Ostejo en Sedlec
Situo de Ostejo en Sedlec
Map
Ostejo en Sedlec
Retejo https://www.sedlec.info
vdr

Ostejo en kapelo de Ĉiuj sanktuloj en Sedlec, Ĉeĥio estas unika memorigaĵo de eŭropa signifo.

Ostejo en Sedlec

La eksa cisterciana abatejo en Sedlec ĉe urbo Kutná Hora estis fondita jam en la jaro 1142 kaj monaĥeja preĝejo de Virgulino Mario dum pluaj du jarcentoj estis ne nur la unua ĉeĥa katedralo, sed ankaŭ la plej granda preĝejo de la ĉeĥa reĝlando. Tio estis eksterordinare riĉa abatejo, kiu estis ankaŭ kelkfoje eksterordinare dure neniigita. Unu el abatoj el Sedlec, eble Heidenrich, alveturigis el Sankta Lando plenmanon da grundo kaj li disŝutis ĝin sur areo de la hodiaŭa tombejo. Mito de sankteco de la loko kaj influo de la monaĥejo tiel logis la sepultado. Kelke da militoj kaj pestepidemioj poste plenigis la tombejon tiel, ke ĉi tie estis ĉirkaŭ la jaro 1400 konstruita karnero. En la duetaĝa gotika tombejkapelo estis amasigitaj korprestaĵoj de 30 – 40 000 homoj, kiujn en la jaro 1511 unuafoje ordigis duonblinda monaĥo en ses piramidojn. Post incendio ĝi estis renovigita komence de la 18-a jarcento en stilo de baroka gotiko. Dek jarojn, ĝis la jaro 1870, denove ordigis la ostojn ĉarpentisto Johannes Rint komune kun sia edzino kaj la infanoj. Li nuligis du piramidojn da ostoj, el desinfektitaj kaj blankiĝintaj ostoj li kreis rimarkindajn modelojn (lustron el ĉiuj ostoj de homa korpo, blazonon de Schwarzenberg-anoj ktp.). Ankoraŭ preskaŭ 40 kubaj metroj da pluaj ostoj li piete enterigis en la tombejo. La rezulto de lia laboro estas iom ekscesa ostejo, kiu havas en Eŭropo nur tre malmulte da similaĵoj.