Ostermundigen
| Ostermundigen | |
|---|---|
| Blazono de Ostermundigen | |
| Supermerkato de Migros en Ostermundigen | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berno-Mezlando |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
| Koordinatoj | 46°57′20″N 7°29′0″O / 46.95556°N, 7.48333°OKoordinatoj: 46°57′20″N 7°29′0″O / 46.95556°N, 7.48333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 15438 |
| Areo | 6,00 km² |
| Alteco | 585 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3072 |
| Komunumkodo | 0363 |
| Mapo de Ostermundigen | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Ostermundigen estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 14866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 15438 ĝis la 31-a de decembro 2010. Ĝis la 31-a de decembro 2009 Ostermundingen apartenis al la iama distrikto Berno. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Berno-Mezlando, kies ĉefurbo ĝi fariĝis.
Geografio [redakti]
Ostermundigen situas oriente de la federacia urbo Berno ĉe la piedo de la Monto de Ostermundigen.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Ostermundigen limas en nordo al Ittigen kaj Bolligen, en oriento al Stettlen, en sudo al Muri ĉe Berno, kaj en okcidento al la urbo Berno.
Trafiko [redakti]
La stacidomo de Ostermundigen situas ĉe la fervojlinio de Berno al Interlaken kaj Brigo. La urbo ankaŭ estas servata de la loka tram- kaj busreto de la urbo Berno.
Tra Ostermundigen pasas la nacia aŭtoŝoseo A6 de Berno al Thun.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Ostermundigen datiĝas el la jaro 1239 Osturmundingun. Ĝis 1982 Ostermundigen estis kvartalo de Bolligen.
Personecoj [redakti]
Hermann Hesse vivis ek de 1912 dum kelkaj jaroj en Ostermundigen.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Ostermundigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||