Ostróda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostróda (ekde 1945/1946)
germane: Osterode

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Ostróda (Pollando)
Ostróda (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Ostróda
Komunumo Komunumo Ostróda
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1329
Koordinatoj 53° 42′ N, 19° 58′ O (mapo)53.719.966666666667Koordinatoj: 53° 42′ N, 19° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 14,15 km²
Loĝdenso 2 374,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-100
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NOS
TERYT 6283515011
Estro Jan Nosewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. A. Mickiewicza 24
Poŝtkodo de estraro 14-100
Telefono de estraro 89 642-94-00
Fakso de estraro 89 642-94-01
Ĝemelaj urboj (Germanio) Osterode am Harz
Komunuma retejo http://www.ostroda.pl
Domajno ostroda.pl
vdr
La ligna skulptaĵo de virino apud la loka bicikla vojo
La plaĝo de loka lago

Ostróda (nomo ekde 1945/1946, antaŭa pola nomo: Ostród; germane: Osterode; en praprusa: Austrāti) estas urbo en provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Ostróda. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua defenda loko en la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo estis la burgo sude de la vilaĝo Kajkowo, kaj tie intermiksadis sin la influoj de praprusoj kaj poloj. Nekonata estas la kialo, ke la burgo detruiĝis. Ĉirkaŭ la jaro 1270 sur la loko de detruita burgo la teŭtonoj konstruis la lignan gardoturon. Baldaŭ apud ĝi aperis la setlejo. En la jaro 1329 la loko akiris la urborajton kun la nomo Osterode. La nomo devenis de la germana urbo Osterode am Harz, de kie venis la unuaj setlantoj. Post nelonga tempo la teŭtonoj konstruis la masonitan kastelon, kiu en la jaro 1340 akiris la statuson de la teŭtona komandorejo. La urborajtoj kelkfoje estis certigataj fare de la aŭtoritatoj de la Teŭtona Ordeno. Unue tio okazis en la jaro 1335, kaj la duan fojon en la jaro 1348. En la jaro 1381 Osterode estis kaptita kaj detruita fare de la litovaj taĉmentoj. Krome en la jaro 1400 la urbon detruis granda brulego (incendio). En la jaro 1410 la urbon kaptis pol-litova armeo, kiu iris la baldaŭa Batalo de Grunwald. Post la venko dum la Batalo de Grunwald (vidu la apudan pentraĵon) laŭ la ordono de pol-litova reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo en la kastelo en Ostróda oni metis la mortintan en la batalo (kadavron) de Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Ulrich von Jungingen. De la jaro 1440 la loĝloko apartenis al la kontraŭteŭtona Prusia Konfederacio. Dum la jaroj 1466-1657 la urbo kaj la regiono estis feŭdo de pola reĝo de la (Krono de la Regno de Pollando).

La terenoj sur kiun nun troviĝas la urbo, de la 16-a jarcento estis nomitaj la Supra Prusio (germane Oberlandpolnisches Oberland (pole polskie Pogórze). En la jaro 1519 dum la pol-teŭtona milito (1519-1521) la urbo estis kaptita de armeo pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) (1467-1548). La prusia princo Albreĥto (Prusio) kiel feŭdo de Pollando omaĝe al pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) genuis en Krakovo en la jaro 1525 antaŭ la pola reĝo kaj pagis al li tributon. En la jaro 1628 la urbon okupadis svedoj. Dum la jaroj 1633-1639 la urbon estris, ĝis sia morto Jan Chrystian (1591-1639), la princo de du sileziaj urboj Brieg/Brzeg kaj Liegnitz/Legnica - li estis el dinastio Piastoj. En la jaro 1656 la urbon kaptis kaj priŝtelis tataroj, kaj poste la sveda armeo dum tiel nomata la Sveda diluvo (vidu la apudan mapon). El la jaro 1707 devenas informoj pri la apero en la urbo de la unuaj judaj setlantoj. Judoj okupadis ĉefe pri komerco, ekzemple vendado de brutaro, sed ankaŭ estis inter ili la metiistoj. Dum la Sepjara milito, de la jaro 1758 dum kvar jaroj la urbon okupadis la rusa armeo (vidu la apudan mapon). En la jaro 1788 okazis en la urbo la plej granda en ĝia historio la brulego (incendio), detruiĝis la kastelo kaj plimulto de la urbo.

La disvolvo de la urbo en la 19-a jarcento estis ligita kun la konstruo de la Kanalo Elbing-Osterode. Longe Osterode restadis kiel provinca urbeto, malproksime de la centroj. Tamen ĝi estis ankaŭ viva centro de la pola movado por sendependeco. De la jaro 1835 loĝis tie fama pola aganto, pastoro Gustaw Gizewiusz (1810-1848) (de lia familia nomo devenas la nomo de la proksima urbo Giżycko), kiu estis elektita en la jaro 1848 kiel pola parlamentano por la Germana Parlamento. Tamen li subite mortis dum la sama jaro. Por la ekonomia disvolviĝo de la urbo certe helpis en la jaro 1872 la konstruo de fervojo Poznano-Insterburg (La urbo nun estas en la regiono Kaliningrado en Rusio kaj ĝia nomo estas Ĉernjaĥovsk). La fervoja nodo iom post iom grandiĝis, ekz. aperis fervojlinio al Miłomłyn (1893) kaj Olsztynek (1894). De la dua duono de la 19a jc urbo Ostróda havis la statuson de la garnizona urbo de germana armeo. Dum la jaroj 1900-1910 oni konstruis la urban kanalaron akvodukton kaj gasfarejon kaj la necesan por ili la infrastrukturon. Januare 1945 urbon Ostróda ekokupis Ruĝa Armeo kaj laŭ decido de la Potsdama konferenco eniris Pollandon (vidu la apudan mapon). Dum la bataloj la urbo estis 60% detuita. La germanlingva loĝantaro estis forpelita kaj ŝtata komisiono elektis novan, pli polan nomon por la urbo. Dum la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento oni rekonstruis la teŭtonan kastelon. Nun en ĝi troviĝas la regiona muzeo en Ostróda. La nuna nomo de la urbo administre estis decidita la 7an de majo 1946.


La partnerurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]