Ostrako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostrakono kun nomo de Temistoklo.

Ostrakono (el la greka ὄστρακον, ostrakon). estas tia argilaĵ-rompero ("argilaĵ-folio"), sur kiu oni skribis en la antikvo (ĉefe ĉe Antikva Grekio) per inko aŭ ĉizis la literojn. Tion oni uzis por notoj, lernejaj taskoj, et-leteroj, memorigaĵoj. Oni trovis eĉ kompletajn arĥivojn el ĝi (ekz. Nikanor-arĥivo).Ĝi havis ekz. gravecon dum la ostrakismo. (La balotantoj surskribis la nomon de la forpelinda homo sur eroj de argilaĵo).

Ĝi abundis en la antikvo kaj malmultekostis male al multekosta papiruso, kiun oni devis importi el la Antikva Egiptujo.