Ostrava universitato en Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ostrava universitato)
Ostrava universitato
ĉeĥe Ostravská univerzita, latine Universitas Ostraviensis
universitato
Naturscienca fakultato de Ostrava universitato
Emblemo de Ostrava universitato
Flago
Oficiala nomo: Ostravská univerzita
Kromnomo: OU
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Parto de Moravia Ostrava
Situo Ostrava universitato
 - koordinatoj 49° 50′ 17″ N 18° 17′ 26″ O / 49.83806 °N, 18.29056 °O / 49.83806; 18.29056 (mapo)
Fondo 1991
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Nombro de fakultatoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: University of Ostrava
Retpaĝo: www.osu.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ostrava universitato en Ostrava (ĉeĥe Ostravská univerzita, latine Universitas Ostraviensis) estas la plej malnova publika universitato en Ostrava. Ĝi konsistas el ses fakultatoj kaj du institutoj. Ĝi donas kompletan altlernejan klerecon al studentoj en prezenta kaj kombina manieroj de la studado en bakalaŭraj, magistraj, ligantaj magistraj kaj doktoraj studaj programoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1953 estis en Opava malfermita Plejalta Pedagogia Lernejo, kiu klerigis instruistojn por la 2-a grado de la bazaj lernejoj. Ties agadon transprenis en la jaro 1959 establita Pedagogia Instituto, kies sidejo fariĝis Ostrava. En la jaro 1964 tiu ĉi instituto akiris statuton de memstara pedagogia fakultato, kiu dum la kvarjara studado instruis la estontajn instruistojn por la 1-a kaj la 2-a gradojn de la bazaj lernejoj. Je iom pli poste la fakultato enkondukis ankaŭ la kvinjaran studadon por lernejoj de la t.n. 3-a grado. La mestara universitato mem estis fondita la 28-an de septembro 1991.

Fakultatoj kaj institutoj[redakti | redakti fonton]

Fakultato de sociaj studoj[redakti | redakti fonton]

La fakultato de sociaj studoj estis fondita la 1-an de aprilo 2008. Ĝi ebligas al interesantoj studon de socisciencaj (precipe sociaj) sciencoj.

Fakultato de arto[redakti | redakti fonton]

La fakultato de arto estis fondita la 1-an de aŭgusto 2007. Ĝi realigas studajn programojn de muzikaj artoj kaj belartoj kaj en konekso kun tio artan, sciencan kaj alian kreeman agadon.

Fakultato de sanitaraj studoj[redakti | redakti fonton]

La fakultato de sanitaraj studoj estiĝis kiel sekvanto de Sanitare-socia fakultato.

Filozofia fakultato[redakti | redakti fonton]

Pedagogia fakultato[redakti | redakti fonton]

La pedagogia fakultato estiĝis surbaze de leĝo n-ro 314/1991 Sb. per unuigo de Pedagogia Fakultato en Ostrava kun Ostrava Universitato. Ties konstruaĵo B estas secesia duetaĝa konstruaĵo kun bazplano de ĉevalhufo konstruita en la jaro 1898-1901. Konstruita ĝi estis laŭ propono de la viena arkitekto Artur Streit. Atentemon katenos ties asimetria enirejo, riĉe ornamita fasado kaj tegmenta kupolo. Origine havis sidejon en ĝi germana gimnazio.

Natursciencista fakultato[redakti | redakti fonton]

La natursciencista fakultato estis fondita la 1-an de oktobro 1991.

Eŭropa esplora instituto de socia laboro[redakti | redakti fonton]

La eŭropa esplora instituto de socia laboro (EVIS) estiĝis en la jaro 2007 per kunlaboro de Fakultato de sociaj studoj de Ostrava universitato, Katolika universitato Eichstätt-Ingolstadt, Universitato Hertfordshire, Katolika universitato Lille, Universitato Kuopio, Universitato en Trnava kaj Katolika alta faklernejo Kolonjo. La celo de EVIS estas realigi en la partneraj landoj kaj ekster ili projektojn kaj krei klerigajn materialojn por la studaj programoj de la socia laboro.

Instituto por esploro kaj aplikado de neakra modelado[redakti | redakti fonton]

La instituto por esploro kaj aplikado de neakra modelado esploras teoriajn bazojn de progresintaj metodoj de prilaborado de informoj pezigitaj de necerteco kaj evoluigas instrumentojn por modelado de sistemoj, por kies priskribo estas je dispono informoj pezigitaj de malcerteco.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]