Ostravar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostrava bierfarejo Ostravar en 2009
Ostrava bierfarejo Ostrava en 1912

Ostravar estas biero tipa por urbo Ostrava kaj ĉirkaŭa regiono. Ostravar estas ĉi tie kuirata ekde la jaro 1898. Samtempe tiel ĉi nomiĝas bierfarejo, kie oni produktas la bieron. En la bierfarejo troviĝas ankaŭ Bierfareja muzeo.

Ostravar estas produktata per tradicia teknologio kaj ĝi markas sin per meza pleneco kaj specifa amareco. Nuntempe la bierfarejo Ostravar produktas tri specojn de biero de la samnomata marko - hela biero Ostravar Originál, hela maltbiero Ostravar Premium kaj speciala hela biero Ostravar Strong. En la bierfarejo estas plu produktataj ankaŭ du bieraj specialaj bieroj konataj tra la tuta Ĉeĥio - Velvet kaj Kelt.

Historio

En la jaro 1896 maturiĝis ideo de ĉeĥaj komercaj rondoj en Moravia Ostrava por fondi propran bierfarejon. La unua difinanta kunveno de partoprenintoj de nove establita "Ĉeĥa akcia bierfarejo en Moravia Ostrava" okazis la 24-an de oktobro 1897. La unua biero estis ekspoziciita en la nova bierfarejo en la jaro 1898. Komence de la 20-a jarcento la bierfarejo spertis sukcesan periodon, sed dum ambaŭ militoj venis krizoj. Post tiuj ĉi malfacilaj periodoj bierfarejo Ostravar estis en kelke da fazoj rekonstruata kaj modernigata kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj liverantoj de biero en Moraviasilezia regiono. Hodiaŭ ĝi apartenas al dek plej grandaj bierfarejoj en Ĉeĥio. Ekde la jaro 1997 la bierfarejo Ostravar estas parto de kompanio Pivovary Staropramen a.s., kiu estas la dua plej granda produktanto de biero en Ĉeĥio.

Historio en datoj

  • 1897 fondo de la bierfarejo
  • 1898 la unua biero de ĉeĥa tipo en Moravia Ostrava
  • 1916 la bierfarejon kuŝigis milita krizo, la produkto sinkas
  • 1938 la bierfarejo estas denove sur suna flanko kaj ĝi prosperas kiel neniam antaŭe
  • 1942 post 44 jaroj germanoj ĉesigas la produktadon de biero en la bierfarejo
  • 1944 la bierfarejo estas denove enkondukita en trafikon
  • 1957 la bierfarejo prenas sur siajn ŝultrojn ŝargon de produktado de karvina bierfarejo, kiu cedas al ekspluatado de nigra karbo
  • 1968 finita rekonstruo de la bierfarejo
  • 1987 konstruita nova altkapacita kuirejego
  • 1997 la bierfarejo fariĝas parto de Pragaj bierfarejoj, majoritata posedanto estas la brita Bass
  • 2000 majoritata proprumanto de Pragaj bierfarejoj fariĝis la belga grupo Interbrew
  • 2005 jam sepan fojon okazas Solenoj de la bierfarejo Ostravar, kiuj fariĝas unu el la plej grandaj agadoj en Ostrava
  • 2006 la solenojn de Ostravar vizitis dek kaj duono de mil da homoj, ili eltrinkis 36 milojn da duonlitroj da biero
  • 2007 Ostravar venas al merkato kun nova botelo
  • 2007 la solenojn de Ostravar vizitis rekorda nombro de vizitantoj - pli ol dek du mil homoj, ili eltrinkis 250hektolitrojn da biero
  • 2008 Ostravar enpaŝas la merkaton kun konservaĵa biero kaj disvastigas portfolion de produktoj je biero en konservaĵo..

Bierfareja muzeo

Rekte en la bierfarejo Ostravar eblas viziti Bierfarejan muzeon.

La vizitantoj ĉi tie ekscios, kiel oni kuiras la bieron, kiel ĝi estiĝas kaj kiel ĝi ricevas tiun nesimiligeblan guston. Granda allogaĵo de la muzeo estas pli ol 60 jaroj malnova elkrantablo. Temas evidente pri ununura historia peco, kiu konserviĝis ĝis la nuntempo. Krom la elkrantablo eblas en la muzeo vidi ankaŭ vico de aliaj intersaj objektoj kunigitaj kun la produktado de biero. Ne mankas montroj de produktado de bareloj, transportaj glasoj el la dudekaj kaj la tridekaj jaroj aŭ historia frunto de barelo. Ĉion plenigas historiaj fotografioj kaj etikedoj. La vizito estas finita per gustumado de la biero.

Eksteraj ligiloj