Ostrov (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ostrov


Ostrov
germane: Michelsdorf
municipo
OstrovLanskrounKostel.jpg
Preĝejo de sankta Nikolao
Oficiala nomo: Ostrov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historia regiono Bohemio
Situo Ostrov
 - alteco 396 m s. m.
 - koordinatoj 49°55′55″N 16°32′12″E  /  49.93194°N, 16.53667°O / 49.93194; 16.53667 (Ostrov (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 18,49 km² (1 849 ha)
Loĝantaro 654 (01.01.2012)
Denseco 35,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 22
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580732
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ostrov (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obecostrov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Ostrov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 6 km nordokcidente de la urbo Lanškroun, en longo kvar kilometrojn en valo de Ostrovský rivereto, apud la ŝoseo n-ro 313 inter Lanškroun kaj Letohrad.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas unue skribe rememorata sub nomo villa Michaelis en la unua dota akto de la reĝo Venceslao la 2-a en la jaro 1292, per kiu li donacis sinjorejon Lanšperk al de li fondita nova monaĥejo en Zbraslav. La dua historia mencio pri la vilaĝo, nomata germane Michelsdorf, estas el la jaro 1304 en la dua dota akto de la reĝo. Videblas, ke malgraŭ sia proksimeco al Lanškroun, apartenis Ostrov de sia ekesto al la sinjorejo Lanšperk. Kaj plano de tiu huba vilaĝo, kaj ĝia origine germana nomo, derivita verŝajne de nomo de la fondinto, atestas, ke ĝi estis fondita de germanaj koloniistoj. Ĉeĥa nomo Vostrev estas unue uzita en la jaro 1417 en urba libro de Česká Třebová.

Resto de kruco apud la ŝoseo

Historiaj aktoj atestas, ke jam en la jaro 1362 en Ostrov estis hereda vilaĝestrejo kaj en 1349 paroĥejo. Antaŭ la tridekjara milito estis la vilaĝo, same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo, evangeliana. Sed post la milito nova posedanto de la sinjorejo ĉiujn evangelianaj klerikoj forpelis kaj devigis la subulojn rekatoliĝi.

Loĝantoj de Ostrov vivtenis sin preskaŭ senescepte per terkultivado. En la 19-a jarcento multaj homoj kolektis harojn por produktado de perukoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Sankta Nikolao estis konstruita en la jaro 1773 sur la loko de forbruligita kirko el 1685. Ĝi estas ununava kun kvadrata presbiterejo kaj sakristio sur dekstra flanko. La prisma turo, alkonstruita iom malfrue, troviĝas antaŭ la okcidenta fronto. Ĝi estas membrigita per zonoj en stuko. La ĉefportalo estas oblonga kun trilatera supraporto portata per volutaj kantilevroj. Interno estas plafonita per krucaj volboj, la vandoj estas membrigitaj per pilastroj, la fenestroj estas oblongaj volbitaj per segmentoj.

La ĉefaltaro estas novtempa el la jaro 1886 de P. Musil, kun statuoj de du episkopoj el la dua duono de 18-a jarcento. La flanka altaro de Sankta Johano Nepomuka, ankaŭ novtempa, kun statuoj de du anĝeloj el la dua duono de 18-a jarcento. La predikejo estas figure ornamita, la baptujo portas reliefon de Bapto de Kristo el la duono de 19-a jarcento. La kalvaria vojo estis repentrita en la jaro 1857.

Fiŝlago proksime de Kaštánek

Malnova vilaĝestrejo[redakti | redakti fonton]

Estinta vilaĝestrejo estas vasta duetaĝa empira konstruaĵo kun mansarda tegmeno, rekonstruita en la jaro 1877. Fasado estas membrigita per toskanaj pilastroj, meze estas ortangula portalo kadrita per toskanaj duonkolonoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.