Ostružná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ostružná
(Spornava)
germane: Spornhau
municipo
Petříkov 2.jpg
Petříkov - parto de Ostružná
Ostružná (okres Jeseník) vlajka.jpg
Flago
Ostružná (okres Jeseník) znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Ostružná
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio
Montaroj Riĥleba montaro, Hrubý Jeseník
Riveroj Branná, Ostružinka
Situo Ostružná
 - alteco 694 m s. m.
 - koordinatoj 50°10′47″N 17°04′13″E  /  50.17972°N, 17.07028°O / 50.17972; 17.07028 (Ostružná)
Areo 25,08 km² (2 508 ha)
Loĝantaro 180 (12.01.2010)
Denseco 7,18 loĝ./km²
Fondo 1561
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 26
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 569330
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ostružná
Retpaĝo: www.obecostruzna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ostružná estas montara vilaĝo en distrikto Jeseník sur limo de montaraj tutaĵoj Rychlebské hory kaj Jeseníky. Nuntempe Ostružná estas tre ŝatata centrejo de somera kaj vintra refreŝigado kaj sporto. Parto de la vilaĝo estas pluaj konataj centrejoj Petříkov kaj ekde la jaro 1960 ankaŭ Ramzová, kiu estis intertempe parto de Horní Lipová. En la jaroj 1975 ĝis 1990 Ostružná kun la vilaĝetoj estis formale aligita al Branná.

Dominaĵo de la vilaĝo estas grandega masivo Šerák (1351 m) kaj plua, por ĉeĥa pejzaĝo iom nekutima aperaĵo, 6 grandegaj blovelektrejoj sur monto proksimume 500 m sudokcidente de la vilaĝo. En la vilaĝo., simile kiel en ĉirkaŭaĵ vilaĝoj, ni trovos kvanton de belaj kaj karakterizaj lignaj dometoj el tempoj de germana loĝigo, por tiu ĉi regiono karakterizaj.

En la supra parto de Ostružná ni trovos kelke da skihaŭliloj kaj kvalitaj ski-deglitterenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ostružná estis fondita de kolŝtejna superularo en la jaro 1561. En la 1677 ĉi tie mastrumis jam 41 enloĝantoj. Ili konstruis en 1794 preĝejon de Tri reĝoj kaj je unu jaro pli poste estis ĉe ĝi renovigita paroĥo, pereinta en la 16-a jarcento. En 1834 Ostružná havis 98 domojn kaj 627 loĝantojn. Petříkov estis fondita en 1617. Post 1848 estis ambaŭ vilaĝoj aligitaj al malnovurba juĝeja distrikto en šumperka hetmanujo. En Petříkov komencis evolui minado de pirito (ĝi pereis post la unua mondmilito) kaj granito (kun paŭzoj ĝi daŭrigis ankaŭ en la intermilita periodo). En la dua duono de la 19-a jarcento ĉi tie laboris unusola produktejo de zinkaj farboj en tiama Aŭstrio-Hungario.

Post la jaro 1945 la ekonomie malmulte atrakta vilaĝo komenciĝis elloĝiĝi. En la mala flanko en la loko plialtiĝis turisma trafiko kaj Ramzová, sed ankaŭ Petříkov fariĝis ŝatataj turismaj kaj precipe skicentrejoj.

La nomoj[redakti | redakti fonton]

Ŝlosilo por klarigo de la ĉeĥa nomo de la vilaĝo estas ties germana nomo. Sed tiu devene sonis Spaarrenhau en signifo loko, kie oni hakis trabojn. El la devena nomo estiĝis dialekta Spornhau (Sporn- en signifo sprono) kaj per ties traduko fine de la 19-a jarcento la hodiaŭa Ostružná. Parto de Ostružná estas vilaĝeto kaj katastra vilaĝo Petříkov (germane Peterswald), al kiu donis nomon ties fondinto Hanuš Petřvaldský.