Ōsugi Sakae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Osugi Sakae)
Osugi Sakae
Persona informo
Naskiĝo 17-a de januaro 1885
en Kagaŭa prefektujo, Marugame
Morto 16-a de septembro 1923
en Tokio
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Edz(in)o Yasuko Hori
Okupo
Okupo verkistoesperantistoĵurnalistotradukisto
vdr

ŌSUGI Sakae 大杉 栄 [Osugi sakae] (17-a de januaro 1885 - 16-a de septembro 1923) estis Japana Esperantisto, anarkiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kagaŭa prefektujo, en Marugame. Lia patro estis soldato. Lia familio mallongatempe loĝis en Tokio, Koĵimaĉi kvartalo (nun Ĉijoda kvartalo), sed pro malpromociiĝo de lia patro, ili transloĝiĝis en Niigata prefektujo, en Ŝibata urbeto (nun Ŝibata urbo) en lia knabeco. Imitante lian patron kiu batalas en Qing-Japana Milito, li eklernis en Nagojo terarmea elementa lernejo. Sed la lernejo elpelis lin ĉar li okazigis perfortajn agojn.

Li iris en Tokion kaj eklernis en Tokia Fremdlingva Lernejo (nun Tokia Fremdlingva Universitato) por lerni lingvon. En studentaj jaroj li familiariĝis kun Kotoku Shusui kaj Sakai Tosihiko, kaj li inkliniĝis al socialismo. Tiame li ekkonis Esperanton sur gazeto Tyokugen, kaj li eklernis Esperanton kun liaj amikaj socialistoj. Septembro 1906, li fondis Esperanto-lernejon en Tokia Prefektujo (nun Tokia Metropolo), en Tokia Urbo, en kvartalo Hongo (nun kvartalo Bunkjo).

Marto 1906, li kontraŭbatalis pliigadon de veturpago, kaj li arestiĝis unuafoje.

16-a de septembro 1923, ĝendarma kapitano Amakasu Masahiko uzis konfuzon de Kanto Tertremego por buĉi OSUGI, lian kuzon kaj lian edzinon.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Trovu « Ōsugi Sakae » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Oosugi Sakae kaj lia Esperanto-movado, de Miyamoto Masao, Tokio, 1988
  • La morta suito, de MIYAMOTO Masao, Kioto, L'Omnibuso, 1984, 169p.