Osvaldo Dorticós Torrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osvaldo Dorticós Torrado (n. en Cienfuegos, la 17-an de aprilo 1919 - m. en Havano, la 23-an de junio 1983) estis kuba politikisto kiu oficis kiel Prezidento de Kubo inter la 17-a de julio 1959 kaj la 2-a de decembro 1976. Fama kaj brila advokato en la kuba ĉefurbo, li estis fervora batalanto kontraŭ Fulgencio Batista. Li estis anstataŭigita de Fidel Castro en la posteno kiam estis redaktita la Kuba konstitucio de 1976. En 1983 li sinmortigis, supozeble pro malsano pro kiu li suferis.