Oswald de Northumbria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oswald (Northumbria))
Sankta
Oswald de Northumbria
reĝo de Northumbria
Regado 634–642
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 604
en Deira
Morto 5-an de aŭgusto 642 (0642-08-05)
en Oswestry
Mortis pro Battle of Maserfield vd
Tombo Katedralo de Durham vd
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Familio
Patro Aethelfrith vd
Patrino Acha of Deira vd
Gefratoj Æbbe of Coldingham • EanfrithOswiu vd
Edz(in)o unnamed daughter of Cynegils of Wessex vd
Infanoj Aethelwald (Deira) vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Aktiva en Northumbria vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oswald (n. ĉirkaŭ 604, m. la 5-an de aŭgusto 642) estis anglosaksa sanktulo kaj reĝo de Northumbria en Anglio de 634 ĝis sia morto. Li estis filo de Aethelfrith, kiu unuigis la regnojn Deira kaj Bernicia por krei Northumbria.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

12-jarcenta murpentraĵo de Sankta Oswald, en la katedralo de Durham

En 616 Raedwald, reĝo de East Anglia, venkis Aethelfrith kiu mortis dum la batalo. Edwin, bofrato de Aethelfrith, kies malamiko li estis, estis subtenata de Raedwald kaj gajnis la tronon de Northumbria. Oswiu kaj Oswald, kun siaj sekvantoj, fuĝis al Skotlando kaj Irlando. En ekzilo ili aŭ konvertiĝis al kristanismo aŭ edukiĝis kiel kristanoj. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Oswiu iĝis flua parolanta de la irlanda lingvo.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

En 633 Edwin mortis dum batalo kontraŭ Penda, reĝo de Mercia, kaj Cadwallon ap Cadfan, kimra reĝo. Sekvis iom da konfuzo en Northumbria. Eanfrith mallonge regis Bernicia. En 634, post la mortigo de Eanfrith, armeo de Oswald venkis kaj mortigis Cadwallon proksime al Hexham. Antaŭ la batalo, Oswald starigis lignan krucon kaj preĝis antaŭ ĝi: liaj konsilantoj ĵuris baptiĝi post la batalo. Oswald reunuigis Deira kaj Bernicia, tiel iĝante reĝo de Northumbria.

Regado kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Anglosaksa Kroniko kaj la anglosaksa historiisto Bede, Oswald estis la plej potenca anglosaksa reĝo de Anglio, kvankam rilatoj kun Mercia estis iom tiklaj.

Oswald forte subtenis kristanismon kaj venigis misiistojn, kiel Sankta Aidan, el Iona por konverti la paganojn de sia regno. Li faris malavarajn donacojn al malriĉuloj. Bede rakontis ke, unu paskon, dum Oswald kaj Aidan manĝis kun "arĝenta telero de delikataĵoj antaŭ si", eniris servisto nomumita de Oswald por fari donacojn al malriĉuloj: la servisto diris ke en la stratoj amaso da senhavuloj petegis almozdonacojn de la reĝo, kaj tuj Oswald donis sian manĝaĵojn al ili kaj eĉ disrompigis la arĝentan platon por ke la pecetoj estus fordonataj. Aidan ekkaptis la dekstran manon de la reĝo, dirante, "ĉi tiu mano neniam pereu", kaj, laŭ Bede, eĉ post morto la dekstraj mano kaj brako de Oswald ne putriĝis.

Oswald estis baptopatro de Cynegils, reĝo de Wessex, kaj edziĝis al ties filino Kyneburga.

Morto[redakti | redakti fonton]

En 642 Oswald estis mortigata dum batalo kontraŭ Penda, pagana reĝo de Mercia. Lia kadavro estis dismembrigata kaj pecoj metataj sur palisoj. Oni raportis miraklojn okazintajn ĉe lia mortloko, kaj post nelonge li estis venerata kiel sanktulo kaj martiro.

Lia filo Aethelwald estis ankoraŭ knabo, kaj Oswiu, frato de Oswald, heredis Bernicia dum Deira portempe sendependiĝis sub Oswin.

Oswiu kolektis kaj entombigis la restaĵojn de Oswald. Lia kapo estis entombigata en la katedralo de Durham; la ostoj, aŭ en Lindsey aŭ en Bamburgh. En 909 la ostoj estis kaptataj de la reĝo de Mercia kaj reentombigata en la katedralo de Gloucester. Eble unu brako estis poste portata al la abatejo de Peterborough, kie ankoraŭ estas kapelo dediĉita al Oswald.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]