Oswald Heer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oswald Heer

Oswald HEER ("Glarean") (31-a de aŭgusto 180927-a de septembro 1883) estis svisa entomologo, paleoentomologo (insektesploristo), plantesploristo, plantologo kaj paleobotanikisto. Prof. Dr-o Burga Conradin Adolf de Universitato de Zuriĥo www.unizh.ch skribis la bibliografion kaj la detalan liston de verkoj en la germana lingvo por la solenaĵo de 200-a naskiĝtago de Oswald Heer kaj hano-j de Zuriĥo, partoprenanto de solenaĵo tradukis la unuan version. (Vidu ankaŭ Naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH), 154, septembro 2009 folioj 3/4 pri Oswald Heer kaj Darwin)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oswald Heer naskiĝis la 31-an de augusto 1809 en malgranda loko Niederuzwil, kantono Sankt-Galo en Svisujo. La patro estis pastoro en Niederuzwil. En 1811 la familio rehejmiĝis al Glaruso, ĉefloko de Kantono Glaruso en Svisujo. La patro fondis edukejon. En 1816 la patro estis pastoro en Matt, malgranda loko en Kantono Glaruso, Svisujo. La patro instruis la filon Oswald Heer pri ĉiuj altlernejo-specialfakoj. Li volis, ke Oswald Heer iĝu pastoro.

En 1825 Oswald Heer kolektis intense plantojn. Lia instruisto Spielberg klarigis speciojn, ankaŭ D-ro Johano Hegetschweiler, kuracisto kaj botanikisto de urbo Zuriĥo, Svisujo, klarigis. En 1828 Oswald Heer studis teologion en urbo Halle en Germanujo. En 1831 Oswald Heer sukcese trapasis protestantan ŝtatan ekzamenon kun ordinado en urbo Sankt-Galo, Svisujo, En 1832 Oswald Heer malakceptis la vokon pri la pastora ofico en malgranda loko "Schwanden", kantono Glaruso. Oswald Heer iris al urbo Zuriĥo kaj laboris ĉe Escher-Zollikofer en "Enge" apud Zuriĥo. Oswald Heer estis privata instruisto en domo Escher-Zollikofer kaj konservisto de la kolektaĵo de insektoj de Escher-Zollikofer. En 1832 D-ro Johano Hegetschweiler enkondukis la junan Oswald Heer en la "NGZ", la "Naturforschende Gesellschaft in Zürich" (naturesplorsocieto en Zuriĥo, fondita 1746).

De 1834 al 1882 Oswald Heer estis la unua direktoro de botanika ĝardeno de universitato de Zuriĥo. La unua tre malgranda ĝardeno "ŝimobieno" (germane Schimmelgut) estis en Zuriĥo-Wiedikon kaj nun en la zuriĥa ĉentro kun nomo "kato" (germane "Katz"), hodiaŭ malnova botanika ĝardeno ĉe kato (germane "Alter botanischer Garten zur Katz") kun monumento "Oswald Heer" inaŭgurita en 1887. Hodiaŭ la malnova botanika garden estas bela parko kun etnologia museo, (germane "Völkerkundemuseum").

En 1834 Oswald Heer fondis la paleobotanikan kolektaĵon kun la orginaloj pri "Flora tertiaria" (floroj terciaraj) kun cirkaŭ 5000 specimenoj.

En 1835 estis la doktoriĝo pri "Beiträge zur Pflanzengeographie, mit einem Gemälde der Vegetationsverhältnisse des Kantons Glarus"; ("Kontribuoj pri plantgeografio, kun pentraĵo de la planta situacio de kantono Glaruso"). Oswald Heer estas eksterorda profesoro pri botaniko kaj entomologio de universitato de Zuriĥo.

En 1838 Oswald Heer kaj Margaretha Trümpy de Glaruso geedziĝis.

En 1852 Oswald Heer estis orda profesoro de Universitato de zuriĥo kun prelegoj pri generala kaj speciala botaniko, paleobotaniko, ekonomika botaniko, entomologio. En 1855 Oswald Heer estis ankaŭ profesoro pri speciala botaniko de ETH Zürich (Eidgenössische Technische Hochschule Zürich, ĵurkooperativa/konfederacia teknika altlernejo Zuriĥo).

La 3-a majo 1853 Oswald Heer estis ankaŭ fondisto de ŝtata kantona "agrikultura lernejo ŝnuregobieno" (germane "Landwirtschaftliche Schule Strickhof") en Zuriĥo. De 1853 ĝis 1863 li estis presidanto de observado komisiono pri la Ŝnuregobieno-lernejo. Unua direktoro estis Jakobo Daengeli (germane Jakob Dängeli) (1811-1867) de Gugisbergo en kantono Berno.


Botanikaj ekskursoj Okaze 35 jaroj Oswald Heer faris ĉiuj semanoj botanikajn ekskursojn kun la geologo Arnold Escher.

En 1856 kaj en 1861 Oswald Heer faris duan grandajn voĵagojn en Austrio kaj norda Italio; kaj Anglio kaj Nederlandoj (Hollando) kun la geologo Arnold Escher kaj la geologo kaj paleontologo Peter Merian (www.unibas.ch).

En 1872 kaūze de piedmalsano okaze ĉirkaŭ pli ol una jaro Oswald Heer faris prelegojn "de lito" pro studuloj. Li prelegis nur ankoraŭ en ĉambro pro studuloj ĝis la emeritio en 1882.

En 1872 Oswald Heer prilaboris 13 kestojn da plantofosilioj de la Nordenskjöld-a ekspedicio.

En 1872 Oswald Heer emeritis, li estis 73 jarojn aĝa. Li volis servi la sciencon.

En 1883 Oswald Heer finis la lastajn difinoj paleobotanikaj. Li finis la 7-an volumon de "Flora fossilis arctica" - Floraj fosiliaj arktika.

En somero 1883 la lasta publikaĵo aperis: "Die nivale Flora der Schweiz"; "La neĝaj Floroj de Suisujo", la floroj en neĝa medio de Suisujo.


Oswald Heer mortis la 27-an de septembro 1883 en Lausanne.

Sciencaj verkoj de Oswald Heer[redakti | redakti fonton]

La scienca laborado de Oswald Heer havis duajn ĉefdirektojn : La vivaj kaj fosiliaj insektoj, la vivaj kaj fosiliaj plantoj

Ĉefverkoj de Oswald Heer

1. Entomologiaj laboradoj[redakti | redakti fonton]

1.1 Laboradoj pri vivaj insektoj

  • En 1834: „Geographische Verbreitung der Käfer in den Schweizer Alpen" ( („Geografika plilarĝigo de la kolepteroj en la svisaj Alpoj“ ) (neniuj novaj specoj prisikriptaj)
  • En 1836: „Observationes entomologicae continentes metamorphoses coleopterorum nonnullorum adhuc incognitas". (Observadoj entomologiaj koheraj metamorfosaj de la kolepteroj kelkaj ĝis nun inkognite)

Estas ekprelego de Oswald Heer pri nomumita ekstraorda Profesoro de la Universitato de Zuriĥo, svisujo.

  • En 1838/1840/1841: „Die Käfer der Schweiz mit besonderer Berücksichtigung ihrer geographischen Verbreitung". (La kolepteroj de suisujo kun speciala konsidero de (la) geografika plilarĝigo) Memorando SNG
  • (SNG: svisa naturesplorada societo, hodiaǔ SCNAT, Akademio de naturaj sciencoj svisujo www.scnat.ch, (Akademio de naturaj sciencoj svisujo, en la „germana“, en la „franca“, en la „itala“ lingvoj, en la „angla“lingvo : svisa akademio de sciencoj )
  • En 1838-1842: „Fauna coleopterorum helvetica" (Faǔno de koleopteroj helvetaj, en suisujo) (en lingvo Latina !), novaj specioj priskribitaj

1.2 Laboradoj pri fosiliaj insektoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1853: Esploradoj pri fosiliaj insektoj en memorandoj de SNG (3 liveraĵoj): Oswald Heer nove priskribis totale 462 specioj.
  • En 1862: „Beiträge zur Insektenfauna von Oeningen" (Kontribuoj pri insektfauno de Oeningen)
  • En 1865: „Die Urwelt der Schweiz", Abschnitt über die Insekten. ( “La pramondo de svisujo”, ĉapitro pri la insektoj.) La plej populara verko de 0swald Heers.

2. Plantgeografiaj laboradoj[redakti | redakti fonton]

En 1835: La unua pli granda laborado de Oswald Heer estas: Disertacio de Universitato de Zuriĥo: „Beiträge zur Pflanzengeographie, mit einem Gemälde der Vegetationsverhältnisse des Kantons Glarus". Kontribuoj de plantgeografio, kun pentraĵo de vegetarilatoj de la kantono Glaruso, en svisujo.

En 1845: “Über die obersten Gränzen des thierischen und pflanzlichen Lebens in unseren Alpen". Pri la plej supraj limoj de besta kaj plantvivo en niaj Alpoj. Novjarfolio NGZ naturesplorada societo en Zuriĥo (www.ngzh.ch, vidu dosieroj pdf )

En 1846: „Der Kanton Glarus, historisch-geographisch-statistisch... Ein Handbuch für Jedermann". La kantono Glaruso, (svisujo), historia-geografia-statistika..... Manlibro pro ĉiuj. “ 665 paĝoj, de tio 385 paĝoj de 0swald Heer.

En 1883: Ultima laborado de Oswald Heer: "Über die nivale Flora der Schweiz". „Pri la neĝaj floroj de Svisujo”. Memorandoj SNG, volumo 24, jaro 1884 ( vidu dosieroj pdf ), hodiaǔ SCNAT, Akademio de naturaj sciencoj svisa www.scnat. ch)

3. Paleobotanikaj laboradoj (Phyto-Paleontologio)[redakti | redakti fonton]

La fito-paleontologiaj laboraĝoj de 1854 giŝ 1859 famigis Oswald Heer-n en tutmondo:

En 1854-1859: „Flora tertiaria Helvetiae", “Floroj terciaraj de Helvetio” (Svisujo) 3 Folio-volumoj, 605 p. teksto, 157 bildtabeloj. Priskribo: 920 plantspecioj Nova listigaj specioj: 720

En 1865: "Die Urwelt der Schweiz". „La pramondo de Svisujo“. La plej populara verko de Oswald Heer.

En 1877: "Flora fossilis Helvetica", 1 Folio-Volumo, 182 paĝoj da teksto (Floroj fosiliaj helvetaj, en la svisujo) Priskribo: 280 Plantspecioj Novaj listigaj specioj: 142

En 1868-1883: "Flora fossilis arctica" (Polarlandoj), 7 Folio-Bde, 1438 p. da teksto (Floroj fosiliaj arktiaj) Priskribo: 1432 Plantspecioj Nova listigaj specioj: 765

Totala priskribaj Plantspecioj de Oswald Heer[redakti | redakti fonton]

  • Priskribaj plantspecioj: 3342
  • Novaj listigaj specioj: 1947
  • Nombro da publicitaj bildtabuloj kun fosiliaj plantoj: 764

Rekonstruio de klimo en terciaro (Paleoklimo)[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Oswald Heer kontribuis pri la rekonstruio de klima en terciaro (Paleoklimo).

Por tio Oskar Heer skribis ankoraǔ „lokajn florojn“-librojn kaj pluajn traktatojn

Autoro de biografio kaj bibliografio de 1-a septembro 2009 (unua versio) en la germana lingvo por la mallonga prelego de 1-a septembro 2009: Prof. Dr. Conradin A. Burga, geografia Instituto de Universitato de urbo Zuriĥo.


Solenaĵo de 200-a naskiĝtago de Oswald Heer en Zuriĥo de 1-a septembro 2009[redakti | redakti fonton]

La 1-a septembro 2009 estis mallonga prelego de profesoro Burga en la germana lingvo, por la 200-a naskiĝtagfesto de Oswald Heer, en malnova botanika ĝardeno de Zuriĥo; antaǔ tagmeze 12.30 horo mallonga prelego de profesoro Rutishauser de botanika ĝardeno (www.bguz.uzh.ch) pri monumento de 1887 kun legado de festprelego de ETH-profesoro Carl Schröter de 1887 antaǔ la monumento de Oswald Heer kun “senvestigo de la monumento”. Traduko de la teksto de la lingvo germana (unua versio) estas de hano-j de Zuriĥo, partoprenanto de la naskiĝtagfesto. La traduko pri la paĝo (unua versio) en la internacia lingvo estas honordonacio pri la 200-a naskiĝtago de Oswald Heer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (Schröter, Heer & Stierlin, 1887 kaj Schröter, NZZ, 16.-18. oktobro 1883)
  • (Naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH)), Folioj kaj Novjarfolioj NGZ, vidu dosieroj pdf)
  • Naturesplora Societo en Zuriĥo, 154, septembro 2009 folioj 3/4 pri Oswald Heer kaj Darwin