Oswald Wiener

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswald Wiener
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1935 (1935-10-05)
en Vieno
Morto 18-an de novembro 2021 (2021-11-18) (86-jaraĝa)
en Feldbach (Stirio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Edz(in)o Lore Heuermann • Ingrid Wiener vd
Infanoj Sarah Wiener vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • aesthetician • lingvisto • matematikisto • ludartisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • kibernetiko • theory of language vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1960–1970 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oswald WIENER, pseŭdonimo Evo Präkogler, (naskiĝinta en la 5-a de oktobro 1935 en Vieno kaj mortis la 18-an de novembro 2021) estis aŭstra verkisto. Li famiĝis antaŭ ĉio pro sia engaĝiĝo en la Viena Grupo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Universitato de Vieno li studis jursciencon, muziksciencon, afrikajn lingvojn kaj matematikon. Post la interrompo de ĉiuj studoj li perlaboris kiel trumpetisto de ĵazmuziko. Tiam li renkontis la anojn de la Viena Grupo. Inspirite per la lingvofilozofio de Fritz Mauthner kaj Ludwig Wittgenstein li donis al la grupo bazon teorian. La literaturkoncepton (kp. Marcel Duchamp) oni strebis etendi al ĉiuj skribitaĵoj, sekve ankaŭ al ĉiutagaj kaj funkciaj tekstoj. La ankarkismon, prezentitan per tekstkunmetitaĵoj, poemoj kaj porscenaj prozaĵoj, li konatigis surstrate al la vienanoj. Pro tio li intertempe taksitis esti "publike tre danĝera".

Dua kariero profesia[redakti | redakti fonton]

En 1959 li forbruligis siajn manuskriptojn kaj provis sukcesi surlabormerkate kiel programisto ĉe Olivetti. De 1962 ĝis 1967 li publikigis en la konata literatura fakgazeto manuskripte la procedan, ĝenro-detruantan romanon die verbesserung von mitteleuropa (presita en 1969), kiu kombinis eseajn, skizajn kaj fikciajn elementojn kaj miksas lingvo- kaj sociokritikon al ne plu diserigebla miksaĵo de fikcio, komentoj, eseaj enmetitaĵoj kaj filozofia scienca prozo.

Lingvo iĝas tiel anarkiisma kaj neprirezignebla ilo de memidentigo: "Mi spertis ĉe mi mem, ke la uzo de lingvo estas decidega por la sento kaj tra kaj per la sento por la materiaj statoj de la korpo." [1]

Samtempe individueco radike forigatas en verkaro, kiu malkreas la romanojn, la klasikan ĝenron de burĝa memtrovilo. Ĉiu individuo estus nur produkto de lingvo, la mio estus - kiel laŭ la teorio de Ernst Mach - nesavebla.

Elmigro el Aŭstrujo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1967-a li maldungiĝis ĉe Olivetti kaj malfermis du jarojn poste la knajpon Exil en Berlino. En 1986 li transloĝiĝis al Dawson por okupiĝi pri artefarita inteligenteco.

En 1989 li ricevis la premion Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur. En 1990 aperis - la pseŭdonime verkita - satira/ironia, triviala romano Nicht schon wieder...!, kiu taksas la realecon de komputila programaro la sola devoliga kaj deviga realeco. Ĉi tiun romanon influis la franca simuligfilozofo Jean Baudrillard, kies verkon Die fatalen Strategien Wiener eldonis en 1991. En 1995 aperis la wiener-aj skribitaĵoj pri la ekkonoteorio.

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Preis der Stadt Wien für Literatur
  • 1989: Großer Österreichischer Staatspreis für Literatur
  • 1993: Grillparzer-Preis de Anonymen Aktionisten
  • 1995: Honora doktoriĝo de la Universitato de Klagenfurt
  • 2006: manuskripte-Preis des Landes Steiermark

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Originale: ich habe an mir selbst gelernt, dass der sprachgebrauch entscheidend ist für die empfindungsweise, und über und durch diese für die materiellen zustände des körpers.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manuel Bonik: Oswald Wiener, Interview und zahlreiche Materialien, en: 59to1, Zeitschrift für Kultur, Nr. 23, München, 1989.
  • Manuel Bonik: Gedanken – Maschinen: Oswald Wieners Freihandskizzen zu einer Computerkultur, Deutschlandradio, Berlin, 1994.
  • Bemerkungen zu einigen Tendenzen der „Wiener Gruppe“, en: Wolfgang Fetz und Gerald Matt (eld.): Die Wiener Gruppe, Wien: Kunsthalle Wien, 1998.
  • Über die ’Prototypen/About the ’Prototypes. En: Walter Pichler: Prototypen 1966–1969. Wien/Salzburg: Residenz, 1998.
  • Wittgensteins Einfluß auf die Wiener Gruppe, in: Wendelin Schmidt-Dengler (eld.): Wittgenstein und die Philosophie, Wien: Österreichische Staatsdruckerei (Edition S), 1990.
  • Eckhard Hammel (eld.): Synthetische Welten. Kunst, Künstlichkeit und Kommunikationsmedien, Essen: Verlag Die Blaue Eule, 1996, S. 199–213 (ISBN 3-89206-598-5)
  • Martin A. Hainz: „die wirklichkeit bläht sich weiter auf und zerplatzt“. Zu Heimito von Doderer, Oswald Wiener und Franzobel. En: Weimarer Beiträge, Nr 50·4, 2004, S. 539–558
  • Klaus Kastberger: Oswald Wiener. Schreibszenen zwischen Literatur und Wissenschaft (2010). surrete
  • Röller, Nils: Ahabs Steuer – Navigationen zwischen Kunst und Naturwissenschaft. Berlin: Merve: 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]