Oswald von Wolkenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osvaldo perdis sian dekstran okulon sur batalkampo en 1416

Oswald von Wolkenstein [Osvald fon Volkenŝtajn], mallonge Osvaldo, naskita en 1377 (?) en la Pustera valo en Tirolo (hodiaŭ Sudtirolo), mortinta je la 2-a de aŭgusto 1445 en Merano, vaganta kantisto kaj komponisto de tarda mezepoko. Lia verko supozigas jam la komenciĝon de la renesanco. Li estis la plej grava poeto de la germanlingva literaturo en la 15-a jarcento.

Osvaldo devenas de tirola nobelaro. Li komencis aventuran migradon kiel kavaliro, kiu lin portis tra vastaj partoj de Eŭropo, verŝajne eĉ al Palestino kaj Egiptio. Kaŭze de la morto de sia patro, li reiris Tirolon. En 1421 li estis en prizono kaŭze de malpaco pri heredaĵo. Post tio li partoprenis sub reĝo Sigismundo en pluraj militiroj. Sekvis unu jaro de militkaptiteco. En maljuneco li havis diversajn postenojn en Tirolo.

La verkoj de Osvaldo konsistas entute de preskaŭ 130 kantoj kaj du rimaj paroladoj. La poezio pritraktas grandparte temojn pri amuzo kaj amo, sed ankaŭ politikajn kaj kortegajn temojn. La liriko de Osvaldo estas karakterizata unuflanke de la kortega amkanto (Minnesang), aliaflanke de subjektivaj, aŭtobiografiaj trajtoj. Liaj melodioj estas plene konservemaj. Ili estis parte jam polifonaj.