Oszkár Dénes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Dénes
Rózsi Bársony kaj Oszkár Dénes en opereta rolo
Rózsi Bársony kaj Oszkár Dénes en opereta rolo
Persona informo
Naskonomo Deutsch Oszkár
Naskiĝo 2-an de majo 1891 (1891-05-02)
en Hungario
Morto 2-an de julio 1950 (1950-07-02) (59-jaraĝa)
en Trento
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Rózsi Bársony
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • kantisto
vdr

DÉNES Oszkár [de'neŝ] estis hungara aktoro naskita en Magyarkeszi la 8-an de majo 1891 kaj mortinta en Trento (Italujo) la 2-an de julio 1950.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Oszkár Dénes devenis el juda familio. Li iĝis filmaktoro el oficisto en 1919. Li elpaŝis en 1921 en la Teatro Belvárosi, poste en Jardin de Paris, Royal Orfeum kaj Király Színház. Inter 1922 kaj 1924 li direktis la teatrojn de Unió Rt. – Blaha Lujza, Király Színház – en 1924 li ludis en Papagáj Kabaré. En 1924 li estis ano en Berlino de Cabaret der Komiker, poste aperis en Royal Orfeum, en 1929–30 en Király Színház. Lia mondkariero ekis en 1930 en Lepsiko. Li travoĵĝis la mondon kun sia edzino Rózsi Bársony kun operetoj de Pál Ábrahám. En 1936–1937 li elpaŝis en Budapeŝto en la Teatro Royal kaj en la Teatro Városi.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Popinell (Oscar Straus: A balga szűz);
  • Teddy London (Béla Zerkovitz: Eltörött a hegedűm);
  • Miki gróf (Ábrahám P.: Viktória);
  • Blazsek II. (Ábrahám P.: 3:1 a szerelem javára);
  • Bajusz Pista (Ábrahám P.: Júlia);
  • Musztafa bej (Ábrahám P.: Bál a Savoyban).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.