Oszkár Jászi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Jászi

verkisto
Persona informo
Naskonomo Jakubovits Oszkár
Naskiĝo 2-a de marto 1875
en Carei, Aŭstrio-Hungario
Morto 13-a de februaro 1957
en Oberlin, Usono,
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Alice JásziViktor Jászi
Edz(in)o Anna Lesznai
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto • sociologohistoriisto
vdr

JÁSZI Oszkár (ja'si) estis hungara verkisto, politikisto, universitata profesoro, sociologo. Li naskiĝis en Nagykároly la 2-an de marto 1875 kaj mortis en Oberlin, Usono la 13-an de februaro 1957. Li estis inter 1913 kaj 1918 edzo de poetino, artistino Anna Lesznai.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oszkár Jászi devenis el intelektula familio. Siajn universitatajn studojn li faris en Budapeŝto, Francujo kaj Anglujo. Reveninte li laboris en ministerio por agrikulturaj aferoj, sed abdikis kaj en 1911 en Koloĵvaro kvalifikiĝis pri sciencoj de konstitucio. Li havis proksimajn amikajn rilatojn kun Ervin Szabó, estis amiko kaj popularigisto de Endre Ady. Lia edzino estis Anna Lesznai, poetino. Li estis la ĉefsekretario de Társadalomtudományi Társaság kaj direktoro de Szabad Iskola, ĉefredaktoro de revuo Huszadik Század kaj prezidanto de Országos Radikális Párt. Dum la la burĝa demokrata revulucio en 1918 li estis ano de Nemzeti Tanács, en registaro de Mihály Károlyi ministro por naciaj aferoj, prezidanto de ekstera konsilantaro inter (31-a de oktobro 1918 kaj 19-a de januaro 1919. En januaro 1919 oni nomumis lin profesoro pri sociologio de budapeŝta universitato. Post falo de konsilantrespubliko elmigris unue Vienon, kie ĉefredaktis la Bécsi Magyar Újság. En 1924 oni invitis lin Usonon por prelegi. En 1925 li definitive loksidiĝis tie, kaj iĝis la sociologiprofesoro en ŝtato Ohio en Oberlin College.

Jászi kaj Ido[redakti | redakti fonton]

En la verko Futuro de Hungario kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj Danubiaj, aperinta en la fino de la Unua mondmilito, Jászi menciis Idon kiel oportunan komunan lingvon de la proponata de li federacio - unuiĝintaj ŝtatoj en regiono de Danubo. En 1918, Jászi iĝis honora membro de ULII.

Framasonismo[redakti | redakti fonton]

Oszkár Jászi estis framasono apartenanta al Martinovics-loĝio, dum kelkaj jaroj li estris ĝin laŭ [1] Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Művészet és erkölcs (Bp., 1904);
  • Új Magyarország felé. Beszélgetések a szocializmusról (Bp., 1907);
  • A történelmi materializmus állambölcselete (Bp., 1908);
  • Mi a szociológia? (Bp., 1908);
  • A nemzetiségi kérdés és Magyarország jövője (Bp., 1911);
  • A nemzeti államok kialakulása és a nemzetiségi kérdés (Bp., 1912);
  • Mi a radikalizmus? (Bp., 1918);
  • A monarchia jövője (Bp., 1918);
  • Múlt és jövő határán (Bp., 1918);
  • Magyarország jövője és a Dunai Egyesült Államok (Bp., 1918);
  • Magyar kálvária – magyar feltámadás (német és angol fordításban is);
  • The Dissolution of the Habsburg Monarchy (Chicago, 1929).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Szabó Imre: A burzsoá állam- és jogbölcselet Magyarországon (Bp., 1955);
  • Fukász György: A magyarországi polgári radikalizmus ideológiájának történetéhez 1900–1908. J. O. ideológiájának bírálata (Bp., 1960);
  • Horváth Zoltán: Magyar századforduló (Bp., 1961);
  • L. Nagy Zsuzsa: Jászi és a hazai polgári radikálisok kapcsolata (Történeti Szemle, 1974);
  • Hanák Péter: Jászi Oszkár dunai patriotizmusa (Bp., 1985).

Fonto[redakti | redakti fonton]