Oszkár Schwartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oszkár SCHWARTZ [ŝvarc] estis rumania hungara tradukisto, lokhistoriisto. Li naskiĝis en Vieno 30-an de septembro 1910 kaj mortis en Temeŝvaro la 5-an de septembro 2003.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Oszkár Schwartz pasis sian infanaĝon en Vieno, Brád kaj Lippa. Li akiris diplomon de ekonomiko kaj filozofio en Vieno. Li instruis en Sighetu Marmației kaj en la Juda Liceo de Temeŝvaro. Post la dua mondmilito li denove instruis, lernejestris. Li estis ano de la Societo Internacia Lenau, kontribuis al la eldonado de selektitaj poemoj de Nikolaus Lenau en germana, hungara kaj rumana lingvoj (München 1995). Li esploris la historion de judoj de Banato kaj de Transilvanio. Liaj artikoloj aperis apud la ekleziaj gazetoj en Új Szó, Ezredvég, Heti Új Szó de Temeŝvaro. Li publikigis la tekstojn verkitajn en hungara lingvo per nomo Oszkár Fekete.

Fonto[redakti | redakti fonton]