Oszkár Fodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Fodor
Persona informo
Naskonomo Fuchs Oszkár
Naskiĝo 4-an de januaro 1880 (1880-01-04)
en Oradea
Morto 5-an de januaro 1950 (1950-01-05) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Irén Harczos
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

FODOR Oszkár d-ro estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro naskita en Nagyvárad la 4-an de januaro 1880 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de januaro 1950. Lia edzino estis Irén Harczos.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Fodor diplomitiĝis en 1901 kaj debutis en Koloĵvaro, poste li dungiĝis al la trupo de Sándor Földessy. Li venis en 1903 en Budapeŝton kaj ĝis 1906 li estis sekretario de la Népszínház, sed li ankaŭ ludis en la Tarka Színpad kaj ankaŭ reĝisoris. Inter 1905–07 li agadis en la teatro de Doktoro Ferenc Farkas de Szabadka. Li ludis en 1908 en Erdély, en 1909 en Miskolc, en 1912 en Győr, en 1913 en Temesvár. En 1908 li estis direktoro de la Scenejo Erzsébet körúti Royal Orfeum Revü. Inter 1915–1919 li estis direktoro en Székesfehérvár. Pli pluaj stacioj liaj estis: Sátoraljaújhely, Kassa, Komárom kaj en 1923 la pli grandaj transsilvanujaj urboj. Inter januaro 1927 ĝis 1938 li estis teatrestro de la Nacia Teatro (Pécs).

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Verdi: Az álarcosbál;
  • Madách I.: Az ember tragédiája;
  • Knoblauch: A faun.

Fakverkoj[redakti | redakti fonton]

  • A vidéki színészet az állam szolgálatában (Győr, 1913);
  • Színházi séták (Miskolc, 1910).

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Mária fia (1929);
  • Dr. Gróf Balassa (1929).

Rememoraĵo[redakti | redakti fonton]

  • Negyven fokos lázban (1942).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon