Otago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otago
Regiono
Flago
regiono de Nov-Zelando [+]

LandoNovzelando

ĈefurboDunedin
- koordinatoj45° S, 170° O (mapo)-45.28169.94Koordinatoj: 45° S, 170° O (mapo)
Areo31 241 km² (3 124 100 ha) [+]

Loĝantaro229 200 [+] (30-a de junio 2018)
Denseco7,34 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-OTA

Otago (Tero)
Otago (Tero)

Otago (Nov-Zelando)
Otago (Nov-Zelando)
DEC
Otago
Otago

Map
Otago

Vikimedia Komunejo:  Otago Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nordo el Macrae, Otago, Novzelando.
Stanley's Hotel, Macrae's Flat, Otago Regiono

Otago estas regiono de Novzelando en la sudo de la Suda Insulo. Tiu regiono kovras areon de proksimume 32 000 km²[1] kio igas ĝin la tria plej granda regiono en la lando. La populacio de Otago estis 209 900 en junio 2011.

La nomo "Otago" estas malnova sudmaoria vorto kies dialekta ekvivalento en Norda Insulo estus "Otakou", enmetita en la sude fare de eŭropanoj en la 1840-aj jaroj.[2] La preciza signifo de la termino estas disputata, kun komunaj tradukoj kiaj "izola vilaĝo" kaj "loko de ruĝa tero", tiu lasta alude al la ruĝeca argilo kiu estas komuna en la areo ĉirkaŭ Dunedin, nome la ĉefurbo. "Otago" estas ankaŭ malnova nomo de la eŭropana setliĝo ĉe la Haveno Otago, starigita de la fratoj Weller en 1831. La loko poste iĝis fokuso de la Otago Asocio, posteula de la Libera Eklezio de Skotlando, rimarkinda pro ties malferma adoptado de la principo ke ordinara popolo, ne terposedantoj, elektu la pastrojn.

Ĉefaj centroj de la nuna Otago Regiono estas Dunedin (ĉefa urbo de la regiono), Oamaru (fama pro la verkistino Janet Frame), Balclutha, Alexandra, kaj la ĉefaj turismaj centroj nome Queenstown kaj Wanaka. Kaitangata en Suda Otago estas elstara fonto de karbo. La riveroj Vaitaki kaj Clutha haviĝas multe de la hidroelektra energio. Kelkaj partoj de la areo origine kovrataj de la provinco Otago Province estas nune administrataj kiel parto de la Suda Regiono.

La unua universitato de Novzelando, nome la Universitato Otago, estis fondita en 1869 kiel provinca universitato en Dunedin.

La vitareo de Centra Otago produktas premiitajn vinojn el vinberaj variantoj kiaj Pinot Noir, Chardonnay, Sauvignon Blanc, Merlot, kaj Riesling. Centra Otago havas pliiĝanta reputacion kiel ĉefa regiono de Pinot Noir en Novzelando.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-26. Alirita 2012-09-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-26. Alirita 2012-09-07.
  2. Peter Entwisle, Behold the Moon: The European Occupation of the Dunedin District 1770-1848, Dunedin, NZ: Port Daniel Press, 1998 (ISBN 0-473-05591-0), appendix 1 pp.136-139.
  3. Central Otago wine success at home and abroad (2006-11-11). Alirita 2007-10-09.