Otakar Batlička
El Vikipedio
Otakar Batlička (naskiĝis la 12-an de marto 1895 en Prago - mortis la 13-an de februaro 1942 en Mauthausen) estis ĉeĥa radioamatoro, vojaĝisto, verkisto kaj batalanto kontraŭ faŝismo.
Li travojaĝis multajn landojn kaj lia migrado kreiĝis bazo por verkado de liaj aventuraj libroj por junuloj. Dum la 2-a mondmilito li fariĝis membro de la rezista grupo "Obrana národa", por kiu li kiel radiotelegrafisto havigadis konekton kun Londono. Poste li estis kaptita kaj en 1942 en Mauthausen mortpafita.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Bibliografio de verkoj de kaj pri Batlička el la datumbazo de Ĉeĥa nacia biblioteko
