Reverso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Otelo (ludo))
Reverso

emblemo

tabulludo sur krado • mensa sporto
Eldonisto Lansay, Mattel
vdr
Reverso (ludo)

Reverso (ankaŭ otelo) estas ludo (vidu la apudan maldekstran bildon). La historio de la ludo reverso kun la konataj nomoj Reversi kaj Othello povas esti sekvita reen ĝis la Ĉina ludo Fan Mian unuflanke kaj aliflanke ĝis la jaro 1890, kiam 'Lewis Waterman' kaj 'John W. Mollett' disponigis la ludon al la publiko. En 1898 la Germana ludproduktisto 'Ravensburger' komencis produkti la ludon. Ĉirkaŭ 1970, la japano 'Goro Hasegawa' evoluigis la ludregulojn konatajn ankaŭ hodiaŭ preskaŭ en la sama formo. Ambaŭ tabulludoj estas por ludi ĉefe en komputilo (sed ne nur kontraŭ komputilo), pro la kaŭzo ke sur ludtabulo estas malfacila ŝanĝi ofte multajn pecojn al la alia koloro.[1]

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La ludpecoj estas diverskoloraj diskoj por la du ludantoj. Unu ludanto metas unu koloron kaj la alia la alian koloron. La koloroj estas nigra kaj blanka. Ĉe via movo vi devas meti la diskon en liberan kvadraton. La movo estas valida nur se vi kaptas minime unu alian diskon. Por kapto, ŝanĝu flankon de diskoj, kiu estas diagonalintere viaj diskoj al alikoloro. Kiu fine havos la plej multajn diskojn, tiu gajnos la ludon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]