Othón P. Blanco (komunumo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Othón P. Blanco

Othon P. Blanco en Quintana Roo.svg

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Kodo laŭ INEGI 23004
Demografio
Loĝantaro 219763
Geografio
Koordinatoj
18°35′N 88°20′U  /  18.583°N, 88.333°U / 18.583; -88.333 (Othón P. Blanco (komunumo))
Alto  ?
Areo 18,760 km²
Horzono UTC -6
Situo de Othón P. Blanco (komunumo) en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de Othón P. Blanco (komunumo) en Quintana Roo
Situo de Othón P. Blanco (komunumo) en Quintana Roo
v  d  r
Information icon.svg

Othón P. Blanco estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

La ĉefurbo de la komunumo estas Chetumal, kiu samtempe estas la ĉefurbo de la subŝtato Quintana Roo. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23004.

Geografio [redakti]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 219.763 loĝantojn. El tiuj estis 109.059 viroj kaj 110.704 virinoj. La komunumo havas surfacon de 18760 km² kaj tiel reprezentas 36,9 % de la tuta subŝtato Quintana Roo. La alteco super la marnivelo ĝenerale estas malalta. Ĝi varias inter 2 ĝis ĉ. 250 metroj super la marnivelo. Ĝenerale la reliefo altiĝas de oriento al okcidento. Plej alta la reliefo ĝenerale estas ĉe la limo al la meksika subŝtato Campeche. La plej granda parto de la teritorio estas sub 100 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio [redakti]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 182048 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 24957 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 13,7 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj [redakti]