Otočac
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Otočac, hungare Otocsán estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 21 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo de la municipo: 565 km²
- Alto super la marnivelo: 459 m
- Loĝantaro en la municipo: 10 410, en la urbo: 4350
- Poŝtkodo: 53 220
- Telefonprefikso: 53
- Aŭtokodo:
Situo [redakti]
Otočac situas sur malebenaĵo, en valo, laŭ ĉefvojo Zagrebo-Senj.
Historio [redakti]
La loko estis daŭre loĝata ekde la neolitiko. En -33 la romianoj okupis la regionon kaj fondis tie gravan urbon Arupium. La nuna nomo menciiĝis unue en la 11-a jarcento. La fortikaĵo menciiĝis post 2 jarcentoj, tiutempe meritis ankaŭ la urborangon. Ĝis 1671 la urbo estis rezidejo de familio Frangepan. La turkoj ne povis okupi tiun lokon. Ekde 1746 Otočac apartenis al limgarda zono. Lernejo fondiĝis en 1727, teatro en 1844. Ekde 1746 la urbo ricevis rajton pri bazarado. En 1910 loĝis tie 3 089 da homoj, (2 29 kroatoj, 727 serboj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Lika-Krbava, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
