Oto la 1-a (Ŝvabujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duko Oto kaj lia fratino sur la Oto-Matilda-Kruco en Essen

Otto la 1-a (naskiĝinta en 954; mortinta la 31-an de oktobro 982 en Lucca) el la nobela gento de la Otidoj estis ekde 973 ĝis 982 duko de la duklando Ŝvabujo kaj ekde 976 ĝis 982 duko de la duklando Bavarujo.

Oto estis la ununura filo de Liudolfo de Ŝvabujo kaj de lia edzino Ida aŭ Ita, filino de Hermano la 1-a de Ŝvabujo. Oto estis per tio nepo de imperiestro Oto la 1-a. Lia fratino Matilda estis abatino de la abatinujo Essen.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alfons Zettler: Geschichte des Herzogtums Schwaben. Stutgarto 2003
  • Thomas Zotz, en: Handbuch der Baden-Württembergischen Geschichte, vol. 1,1, Stutgarto 2001, p. 396 sj.