Otokar Březina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otokar Březina
Otokar Březina
ĉeĥa poeto
Naskiĝo 13-a de septembro 1868
en Počátky, Bohemio (Aŭstrio-Hungario)
Morto 25-a de marto 1929
en Jaroměřice nad Rokytnou, Ĉeĥoslovakio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Otokar BŘEZINA, propranome Václav JEBAVÝ (naskiĝis la 13-an de septembro, 1868, mortis la 25-an de marto, 1929) estis ĉeĥa poeto kaj eseisto.

Lia poezia verkaro, staranta ofte surlime inter arto kaj filozofia meditado, apartenas arte kaj pense al la plej pintaj valoroj de la eŭropa literatura simbolismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Březina naskiĝis en la urbeto Počátky kiel filo de ŝuisto, studis en realgimnazio en Telč kaj post abiturientiĝo fariĝis instruisto en Jinošov. De 1888 ĝis 1901 li instruis en Nová Říše, poste li transiris al la lernejo en Jaroměřice nad Rokytnou, kie li ankaŭ mortis.

Aŭtodidakte li akiris grandan klerecon, precipe pri filozofio, en 1919 li eĉ fariĝis honora doktoro de filozofio ĉe Universitato de Karolo en Prago.

Tombo de Otokar Březina en Jaroměřice nad Rokytnou
Muzeo de Otokar Březina en Jaroměřice nad Rokytnou

Kiel simbolisma poeto li unuafoje publikigis siajn poemojn en 1892, liaj versoj elvokis akran rifuzon de pli aĝa generacio de ĉeĥaj poetoj, sed varman entuziasmon de siaj samaĝuloj. Siajn versojn kaj eseojn li presigis en la revuoj Rozhledy kaj Moderní revue. En 1895 li subskribis kun aliaj junaj poetoj manifeston de la Ĉeĥa moderno.

Březina vivis solece, flanke de societa vivo, legis kaj studis antikvajn filozofiojn kaj kulturojn, mezepokajn mistikulojn, skolojn de modernaj filozofoj kaj natursciencojn. Březina serĉis sencon kaj sekreton de la vivo, kaj opiniis, ke la komprenon pri la vivo oni povas trovi nur post la morto, kiu estas transiro el unu vivformo en alian. La vivon partoprenas la mortintoj, nuntempuloj kaj ankaŭ naskiĝontoj, senco de la vivo estas reciproka kompreno kaj amo, kunhelpado kaj kunlaboro.

Li estis aprezata pro sia verkaro jam dum sia vivo kaj ripete li estis proponita kiel ĉeĥa kandidato por Nobel-premio pri literaturo.

Březina mortis en 1929 je denaska kormalsano en Jaroměřice nad Rokytnou, kie li estas entombigita. Aŭtoro de la statuo "Kreinto kaj lia fratino Doloro" sur lia tombo estas lia amiko skulptisto František Bílek.

En la domo, kie li ekde 1913 ĝis sia morto vivis, funkcias muzeo omaĝe al lia personeco kaj verkaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ kritikistoj Březina estas genia poeto de melankolia tristo, poeto de la plej brila lingvaĵo, de impeta koro kaj spirito, en lia verkaro kunfandiĝas strebado de la plej grandaj ĉeĥaj spiritoj.

La tipaj trajtoj de lia poezio estas nobla monumenteco de pensaj konstruoj, nekutimaj metaforoj ligantaj imagojn malproksimajn kaj kontraŭajn, uzado de fremdaj vortoj kaj fakaj terminoj kaj muzikeco de la versoj.

Březina omaĝas fortojn de la vivo penetrantaj la tutan universon, sentas fratan solidarecon kun ĉiuj pensantaj, laborantaj kaj suferantaj estaĵoj. Liaj kvin poemaroj estas himnoj, preĝoj, apoteozoj kaj ditiramboj pri la vivo kaj kosmo.


Per sia verkaro, kiuj elstaras precipe pro novaj esprimeblecoj, per kiuj li kapablis esprimi eĉ komplikajn filozofiajn pensojn, bildriĉeco de sia lingvaĵo kaj strukturo de la verso, li konsiderinde influis evoluon de la ĉeĥa poezio de la 20-a jarcento.

Li estas aŭtoro de kvin poemaroj kaj du esearoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Tajemné dálky ("Misterplenaj malproksimoj", 1895)
  • Svítání na západě ("Tagiĝo okcidente", 1896)
  • Větry od pólů ("Ventoj de la polusoj", 1897)
  • Stavitelé chrámu ("Konstruantoj de templo", 1899)
  • Ruce ("La manoj", 1901)

Esearoj[redakti | redakti fonton]

  • Hudba pramenů ("La muziko de la fontoj", 1903)
  • Skryté dějiny ("Latenta historio", nefinita)

Estis eldonitaj ankaŭ liaj korespondaĵoj, enhavantaj liajn opiniojn pri arto kaj publikaj demandoj. Temas precipe pri leteroj al František Bauer, František Bílek, František Xaver Šalda kaj al lia amikino Anna Pammrová.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Červenka, Miroslav: Březinovské studie. Praha ; Litomyšl : Paseka, 2006. 142 p. ISBN 80-7185-801-3.
  • Zedínek, František Kajetán: Duchovní hodnoty Březinova básnického díla, meditativní stati. Ústí nad Orlicí : Oftis, 2004. 79 p. ISBN 80-86845-07-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]