Illnau-Effretikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ottikon)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Illnau (stacidomo) kaj Effretikon (stacidomo).
Illnau-Effretikon
Blazono de Illnau-Effretikon
Ruino de la Kastelo Moos en Illnaŭ-Effretikon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  =47° 24′ 58″ N 8° 43′ 11″ O / 47.41611 °N, 8.71972 °O / 47.41611; 8.71972 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 58″ N 8° 43′ 11″ O / 47.41611 °N, 8.71972 °O / 47.41611; 8.71972 (mapo)
Areo 25,28 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 8307 Effretikon
8308 Illnau
Komunumkodo 0174
Mapo de Illnau-Effretikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Illnau-Effretikon (esperante ankaŭ Ilnaŭo-Efretikono) estas urbo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 15265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 15374 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Illnau-Effretikon situas en la Kemptvalo meze inter Zuriko kaj Vinterturo. La komunumo konsistas el la urbo Effretikon (esperante ankaŭ Efretikono), la vilaĝo Illnau (Esperante ankaŭ Ilnaŭo), Ottikon kaj Bisikon, kaj krome el la vilaĝetoj Agasul, Bietenholz, Billikon, First, Horben, Kemleten, Luckhausen, Mesikon kaj Oberkempttal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La situas sur la trajnlinio de Zuriko tra Zürich Stadelhofen al Vinterturo, de Zuriko al Pfäffikon ZH kaj Hinwil, de Zuriko tra Kloten al Vinterturo. La stacidomo de Effretikon sekve estas regiona nodo de la Zurika Trafik-Unio, kiu ankaŭ estas elirpunkto de diversaj regionaj bus- kaj poŝtaŭtobuslinioj. La urbo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Ĝenevo, kaj ankaŭ la interkontinenta Flughaveno Zuriko en malmultaj minutoj atingeblas. La veturado de Effretikon al la Ĉefstacidomo Zuriko per la regiona trajnlinio S3 daŭras 16 minutojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj dokumentaj mencioj datiĝas el la jaro 745 sub la nomo Illenavvia por Illnau, sub la nomo Erpfratinchova por Effretikon kaj Makisinchova por Mesikon.

En la iama setlejo Moosburg [Kastelo Moos] en la sudo de Effretikon situas la ruiono de la Kastelo Moos konstruita de Grafo Hartmann la 5-a de Kiburgo en la jaro 1254. Ĝi estis de la jaroj 1426 ĝis 1432 la sidejo de la unua zurika vokto de la voktdistrikto Kiburgo kaj estis detruita dum la Malnova Zurika Milito de la trupoj de Ŝvico en majo 1444.

En la dua duono de la 20-a jarcento la stacidomo de Effretikon estis nove konstruita laŭ la planoj de la arkitekto Max Vogt.

Modifo de la urbonomo[redakti | redakti fonton]

La prospero de la municipo Effretikon kondukis en la jaro 1973 al la modifo de la antaŭ komunumo Illnau al Illnau-Effretikon, kaj la transigon de la nove kreita urba parlamento de Illnau al la nova urbodomo en la centro de Effretikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]