Otto Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Bauer
Persona informo
Otto Bauer
Naskiĝo 5-an de septembro 1881 (1881-09-05)
en Vieno
Morto 4-an de julio 1938 (1938-07-04) (56-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Familio
Gefratoj Ida Bauer vd
Edz(in)o Helene Bauer vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatofilozofo • revoluciulo • verkistopublikigistoredaktoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto BAUER (naskiĝis la 5-an de septembro 1881 en Vieno, mortis la 4-an de julio 1938 en Parizo) estis aŭstra politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie, 1924

La filo de juda tekstila fabrikanto studis jursciencon ĉe la Universitato de Vieno kaj doktoriĝis en 1906. Dum sia studado li aliĝis al la maldekstra flanko de la aŭstriaj socialdemokratoj (SDAP, Sozialdemokratische Arbeiterpartei). Samtempe li laboris en la Libera asocio de socialistaj studantoj, la scienca skolo de la t.n. Aŭstromarksismo, kune kun aliaj marksistoj kiel Viktor Adler, Karl Renner, Rudolf Hilferding kaj Friedrich Adler. Ili ĉiuj strebis plievoluigi la historian materiismon.

Okupiĝante pri la problemoj de Aŭstrio-Hungario kun kvereletoj inter ĝiaj nacioj li kreis per sia furora verko Die Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie (1907) la tezon, ke nacia revolucio estus antaŭkondiĉo por sociala kaj tiamaniere opoziciis la ideojn de Vladimir Lenin. En 1907 li fondis kune kun Karl Renner la teorian gazeton Der Kampf kaj iĝis redaktoro de la viena socialdemokratia organo Arbeiterzeitung.

Kariero postmilita[redakti | redakti fonton]

Post la liberiĝo el rusia militkaptado (1914-1918) kaj la proklamado de respublika sistemo en sia patrujo li batalis, kiel multaj socialdemokratoj, por la aliĝo de la germanlingva parto de Aŭstrujo al Germanio. Kiel ŝtata sekretario en la ministerio pri eksteraj aferoj li eĉ subsignis kaŝprotokolon pri tia politika aliĝo kaj nuligo de ŝtata memstareco. Post la nerealigo de tiu ĉi plano li demisiis.

Ĝis 1933 li estis deputito de la parlamento kaj gvidis la frakcion socialdemokratian kiel unu el la plej bonaj retorikistoj kaj teoriistoj. Li ege influis la ellaboradon de la Programo de Linz (Linzer Programm) en 1926. Li iĝis kontraŭulo de Ignaz Seipel en la interna politika vivo de Aŭstrio.

Pro minaco de intercivitana milito en februaro de 1934 li ekziliĝis Ĉeĥoslovakion, poste Francion.

Gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie (La nacia demando kaj socidemokratio) (1907)
  • Das arbeitende Volk und die Nationalitätenfrage (1911)
  • Der Weg zum Sozialismus (1913)
  • Die österreichische Revolution (1923)
  • Der Aufstand der österreichischen Arbeiter (1934)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Norbert Leser: Zwischen Reformismus und Bolschewismus. Der Austromarxismus als Theorie und Praxis, Wien 1968.
  • Norbert Leser/Richard Berczeller: Als Zaungäste der Politik, Wien 1977.
  • Joseph Buttinger: Am Beispiel Österreichs, Köln 1953.
  • Helene Maimann: Politik im Wartesaal. Österreichische Exilpolitik in Großbritannien, Wien 1975.
  • Tommaso La Rocca (eld.): Otto Bauer, „Religion als Privatsache“, Wien 2001.
  • Hans Egger: Die Politik der Auslandsorganisationen der österreichischen Sozialdemokratie in den Jahren 1938 bis 1946. Denkstrukturen, Strategien, Auswirkungen, Phil. Diss. Universität Wien 2004.
  • Michael R. Krätke, Otto Bauer (1881–1938). Die Mühen des Dritten Weges, In: Sozialistische Politik und Wirtschaft (SPW), Nr. 97 (1997), S. 55–59, Nr. 98 (1997), S. 54–59.
  • Ernst Hanisch: Der große Illusionist. Otto Bauer (1881-1938). Böhlau Verlag, Wien 2011, ISBN 978-3-205-78601-6.
  • Viktor Reimann: Zu groß für Österreich. Seipel und Bauer im Kampf um die Erste Republik. Molden Verlag, Wien u.a., 1968.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]