Otto Hardwick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
De dekstre: Barney Bigard, Ben Webster, Otto Hardwick, Harry Carney, Rex Stewart, Sonny Greer, Wallace Jones (?), Ray Nance.
Foto de William P. Gottlieb.

Otto James Hardwick (naskiĝis la 31-an de majo 1904 en Vaŝingtono; mortis la 5-an de aŭgusto 1970 samurbe, kromnomiĝis Toby), estis kiel saksofonisto (aldo-, foje bas-, bariton kaj sopransaksofonoj) grava dumviva membro de la Orkestro Duke Ellington. Krom tio li ankaŭ muzikis kiel kontrabasisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Hardwick komencis kiel kontrabasisto, sed transiris laŭ instigo de Duke Ellington en 1920 al aldosaksofono. Pli malfrue tamen li foje ludis kontrabason kaj violonon (kaj estante saksofonisto li ankaŭ regis klarnetludon). Ĉe Ellington, amiko el la junaĝo, li jam ludis en la praa instrumentistaro de la bando "Washingtonians" ekde 1919. En la jaro 1923 li iris kun ĝi al Novjorko, kie Ellington transprenis la estradon kaj kie ĝi ludis tri jarojn en noktoklubejo Kentucky Club ĉe Times Square. Ĉar vivema Hardwick ne ĉiam estis fidela, en la bando li ricevis la moknomon "Toby", kiel ankaŭ renverse multaj bandanoj dankis sian moknomon al li. En 1928 li foriris de Ellington al Parizo, kie li muzikis en bando de kontrabasisto John Ricks, en la bando de Nekka Shaw, kun Sidney Bechet kaj ĉe Noble Sissle, estis mallonge en 1929 ĉe Chick Webb kaj direktis ekde 1930 propran bandon en Novjorko (en klubejo Hot Feet), en kiu pretertempe ankaŭ ludis Fats Waller (1930), James P. Johnson kaj Count Basie. Post mallonga tempo ĉe Elmer Snowden je Small´s Paradise en Harlemo (je kiu li jam muzikis en 1922 je Vaŝingtono kaj je la Washingtonians) li revenis en 1932 al Ellington, kie tamen intertempe Johnny Hodges estis okupinta lian lokon de solisto. Fine de 1940 li kunmuzikis je la mita koncerto je Fargo en Norda Dakoto. Majon de 1946 li sin separis pro kverelo de Ellington (temis denove pri la amikino de Hardwick, krome lin tedis la daŭra vojaĝado) kaj retiriĝis de la muziko, post kiam li ankoraŭ en 1947 verkis kelkajn sonregistraĵojn kiel bandestro. Li laboris sur la tabakbieno de sia patro en Marilando kaj estis dungito en la hotelmastrumado.

Li validas kiel kunverkisto de Sophisticated Lady (kun Ellington kaj trombonisto Lawrence Brown, unua sonregistraĵo kun lia solaĵo en 1933), In a Sentimental Mood, Prelude to a Kiss, Hop Head (kun Ellington), Down in Our Alley Blues (kun Ellington).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stanley Dance The World of Duke Ellington, 1970 (Intervjuo kun Hardwick)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]