Otto Hugo Roesel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-R

Otto Hugo ROESEL, naskiĝis la 20-an de oktobro 1869 en Münchenbernsdorf (Germanujo), estis sveda fabrikestro de lan-teksejo en Borås kaj prezidanto de la tiea Esperanto-klubo.

Roesel venis al Svedujo en 1893. Li estis Esperantisto de 1911 kaj fondis samjare (1911) kaj prezidis la Esperanto-klubon de Borås, ĉesinta en 1915. Li varbis por Esperanto kaj gvidis kursojn.