Otto Jespersen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jens Otto Harry JESPERSEN (naskita je la 16-a de julio 1860, mortinta je la 30-a de aprilo 1943) estis lingvisto specialiĝinta pri la gramatiko de la angla lingvo.

Universitata vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la universitato de Kopenhago kaj diplomiĝis pri la lingvoj angla, franca kaj latina. Poste li studis lingvistikon en Oksfordo.

De 1893 ĝis 1925 Jespersen estis profesoro pri angla lingvo ĉe la Universitato de Kopenhago.

Kune kun Paul Passy li fondis la Internacian Fonetikan Asocion.

Interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

Li subtenis kaj aktive evoluigis internaciajn planlingvojn kiel Esperanto kaj estis ano de la delegitaro (delegacio por alpreno de internacia helplingvo) starigita de Louis Couturat en 1900. Tiu delegitaro kreis la planlingvon Ido, kiun Jespersen entuziasme apogis. Pri Ido li diris:

La rezulto [de la kreado de Ido] estas lingvo kiu iu povas lerni tre facile; ĝi havas super la ceteraj lingvoj artefaritaj tiu avantaĵo esti fondita sur sciencaj kaj teknikaj principoj raciaj, kaj sekve ĝi devas ne timi esti iam superita de lingvo pli bona kaj esence malsama, kiu fine konkerus la mondon.

Sed jam en 1928 Jespersen evoluigis la lingvon Novial, kiun li opiniis plibonigo.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

Li evoluigis la teoriojn de rango kaj plektaĵo (latine nexus) en la dana lingvo en du artikoloj Sprogets logik (lingva logiko, 1913) kaj De to hovedarter af grammatiske forbindelser (la du precipaj specoj de gramatikaj interligoj, 1921). En sia teorio pri rangoj Jespersen disigis la parolpartojn de la sintakso kaj diferencigis inter primaraj, sekundaraj kaj terciaraj (unua-, dua-, triarangaj) elementoj; ekzemple en la sintagmo "bone vortigita frazo" "frazo" estas unuarangaĵo, difinata de duarangaĵo "formulita", kiu siavice estas modifata de la triarangaĵo "bone". La termino "plektaĵo" (nexus) aplikiĝas al frazoj, frazecaj strukturoj kaj frazaroj, en kiuj du konceptoj estas esprimataj en unu unuo; ekzemple "pluvis, li kuris domen". Tiu termino estas precizigita de plia koncepto nomata "junto" (angle junction), kiu reprezentas ideon esprimatan de du aŭ pli da elementoj, dum ke plektaĵo kombinas du konceptojn. Junto kaj plektaĵo pruviĝis valoraj por atentigi la lingvistikan mondon pri la koncepto de kunteksto.

Jespersen ricevis fortan agnoskon pro kelkaj siaj libroj. Lia Modern English Grammar (gramatiko de la moderna angla) koncentriĝis pri morfologio kaj sintakso. Lia Growth and Structure of the English Language (kresko kaj strukturo de la angla lingvo) estas kompleta vido pri la angla lingvo el la vidpunkto de ne-anglalingvano kaj estas represata ankoraŭ pli ol 60 jarojn post lia morto kaj preskaŭ 100 jarojn post la unua eldono.

Plurfoje Jespersen estis invitita al Usono kiel gasta profesoro kaj utiligis la okazon por studi la eduksistemon de tiu lando. Lia membiografio aperis en angla traduko en 1995.

Jespersen estis ano kaj proponanto de fonosemantiko (kiu neas aŭ relativigas la konvenciecon de lingvo), pri kiu li skribis: "Ĉu vere estas multe pli granda logiko en la mala ekstremo, kiu negas ian son-simbolecon (escepte de la malgranda klaso de evidentaj eĥoismoj kaj onomatopeoj) kaj vidas en niaj vortoj nur kolekton da hazardaj kaj neraciaj asociaĵoj de sono kaj signifo? … Ne eblas negi, ke ekzistas vortoj, kiujn ni instinkte sentas adekvataj por esprimi la ideojn, kiujn ili reprezentas."

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Otto Jespersen » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»