Otto Maschl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otto Maschl
RevoDresdeno1921.jpg
Revo en Dresdeno, 1921
Dato de naskiĝo 1898
Loko de naskiĝo Vieno
Dato de morto 10-a de marto 1973
v  d  r
Information icon.svg

Otto MASCHL (maŝl) (ankaŭ nomita Lucien Laurat, kaj ĝis 1928: Lucien Revo), (naskiĝis 27an de decembro 1898 en Vieno, mortis en Parizo la 10an de marto 1973) estis aŭstra ekonomikisto, verkisto kaj esperantisto aktiva ĉefe en la SAT-movado. Li estas unu el la fondintoj de la aŭstra komunista partio kaj li dum la floro de la komunismo en Eŭropo arde verkis kaj gvidis kursojn pri politiko kaj precipe pri ekonomio en servo de la marksista idearo ekde 1918. Liaj franclingvaj verkoj estis tradukitaj en diversajn lingvojn. Paroladis en Esperanto-grupoj, kunlaboris al Sennaciulo, Sennacieca Revuo kaj La Nova Epoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis konata de UK-kongresanoj kiel preleginto en pluraj Internaciaj Someraj Universitatoj. Eksprofesoro pri politika ekonomio de la Universitato de la Orientaj Popoloj en Moskvo (1923-1927) kaj de Laborista Supera Instituto en Parizo (1932-1939), li aktivis ĉefe en Sennacieca Asocio Tutmonda per artikoloj kaj prelegoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Otto fariĝis esperantisto tuj antaŭ le Unua Mondmilito (Borsboom, p. 52).

Fondo de SAT[redakti | redakti fonton]

Ekde 1918 li verkis pri ekonomiko kaj estis unu el la fondintoj de la aŭstra komunista partio. Dum la somero 1921, ekde la antaŭkongreso en Dresdeno kaj poste en Prago, li partoprenis en la fondo de SAT.

Li ludis gravan rolon en la interna ideo de SAT. "Alia kamarado kaj subtenanto de Lanti estis Lucien Laurat, elokventa pledanto en Dresdeno por akceptigi la "sennaciecan" strukturon. Danke al lia sagaco kaj persvadpovo la plimulto el la kongresantoj cedis kaj konvertiĝis al la SAT-aj ideoj" (Borsboom, p. 29).

En 1922/23 Laurat estis en Berlino, korespondanto de la fama maldekstra franca ĵurnalo "L'Humanité" (kiu tiam estis la oficiala organo de la franca komunisma partio). Dum kelke da monatoj, li estis enkarcerigata en Francio, kaptita ĉe la landlimo, kiun li provis kaŝe trapasi (Maitron).

Vivo en Moskvo[redakti | redakti fonton]

En 1923 Boris Suvarin (fondinto de la franca komunisma partio) alvokis lin en Moskvo. Tie li lernis la rusan lingvon. Tradukisto de la gazetarburoo de la Komunisma Internacio, li aliĝis en la centra komitato de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) kaj laboris kun Drezen. Li profesoris pri ekonomiko en la Komunista Universitato de Orientaj Laboruloj (Lins, p. 221).

En Rusio, ekde 1924 kaj la morto de Lenin, la etoso fariĝis peza. Okazadis luktoj por la potenco. Laurat, tie, ekde la unua momento, kontraŭis la leninisman religion, kiun tamen sukcesos fondi Grigorij Zinovjev helpita de Stalin. Lia ĉambro en la hotelo fariĝis kunvenejo kie renkontiĝas elstaraj komunismaj gvidantoj: Talheimer, Brandler, Tasca, Radek kaj aliaj. "Danke al liaj esperantistaj rilatoj, li sukcesas venigi regule informojn al Boris Suvarin, kiu estis reveninta en Parizo post ties forpelo" (Maitron). Sed li ne plu povis "elteni la strangolan atmosferon", timis pri sia vivo kaj abrupte kvazaŭfuĝis en 1927 por ekloĝi en Bruselo, poste en Parizo" (Borsboom, p. 65).

Vivo en Francio[redakti | redakti fonton]

En Francio, Laurat fariĝis konata marksisma ekonomikisto, respondeca pri la ekonomika instruado en la laborisma supera instituto de la CGT (plej grava franca sindikato). Li ankoraŭ kunlaboris al la hispana revuo "Orto" (Aŭroro, publikigita de la anarkiismaj aktivantoj de la CNT Marin Livera kaj Ángel Pestaña). Li aliĝis al la maldekstra partio SFIO (franca sekcio de la laborista Internacio).

Dekomence li estis la ĉefa kunlaboranto de La Critique Sociale ("La Socia Kritiko"), inter aliaj elstaraj aŭtoroj : Raymond Queneau, Georges Bataille, Karl Korsch, Simone Weil (la unua), ktp. Tiun revuon ĉefredaktoris lia amiko Boris Suvarin, kiu estintis fondinto de la franca komunisma partio (antaŭ ol esti la plej fama biografiisto de Stalin kaj granda kritiko de l' stalinismo). Ni aŭskultu, kion skribas tiu lasta pri Laurat.

"Unu el niaj ĉefaj varbitoj estis mia malnova amiko Lucien Laurat kiu, elirinta de Rusio, poste de Belgio, establiĝis en Parizo. Kiel ekonomikisto, li sin konsideris marksisto, kaj lia profundigita kono pri la tri volumoj de l' kapitalo, kiel pri la aliaj ekonomikaj verkoj de Marx, profitis al ni ĉiuj. Al li, oni povis meti ian ajn malican demandon, li tuj respondis sin referancante al tia ĉapitro, tia paragrafo, tia "footnote" (ndt: piednoto) de la ĉefverko ("opus magnum") de l' majstro. Speco de skolo formiĝis ĉirkaŭ li.

"Krome, li posedis ĝisfunde la verkojn de Roza Luksemburg; oni eĉ devas al li verkon pri la Amasiĝo de la kapitalo (ndt: fama verko de Luxemburg) pliriĉigita de raporto pri la sciencisma debato estigita de tiu libro. Same, li iniciatis nin al la "Financa Kapitalo", ĉefa verko de Rudolph Hilferding, ne francigita (ndt, skribante tion, Suvarin eraras, ĉar tiam la libro de Hilferding estas francigita depli ol dek jaroj ["Le Capital financier, éditions de Minuit, 1970]). Oni vidas, ke "la kapitalo" ĉeestis en nia intelekta vivo, sed ne en niaj poŝoj nek niaj bankoj.

"Finfine, denaske Aŭstro, Laurat, kiel neniu alia, estis erudiciulo pri la aŭstromarksismo de Viktoro kaj Max Adler, de Karl Renner, de Otto Bauer kaj aliaj. Li estis kamarado fidela, delikata, fremda al personaj kvereloj, ege bedaŭrita de ĉiuj, kiuj lin konis".

En 1933 la krizo de 1929 akcentis en Europo ; ĝi permesis la venkon de Hitlero. Tiam, Laurat, favora al planigita ekonomio, kreis "Combat Marxiste" (Marksisma Batalo). "Temas pri la difino de la nemalhaveblaj aranĝoj por la socialisma solvo de la kapitalisma krizo", skribis li en la unua numero (15an de oktobro 1933).

Ankoraŭ ege proksima al René Lefeuvre, fondinto de la eldonejo Spartacus, li ankaŭ estis unuafronte en la granda intelekta mobilizo, kiu, en 1936, sukcesis elirigi Victor Serge de la Stalina infero, kie li logike devintus malaperi, kiel tiuj miloj da aliaj aktivantoj kiuj partoprenis en la rusa Revolucio… Revolucio… kiu memoras al ni unu el ties plej ŝatita kromnomo : Revo Lucien

2-a mondmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1939 li estis mobilizata en la franca armeo. Militkaptita, li sukcesis eskapi. Li tiam skribis en revuoj proksimaj al la mareĉalo Petain (tiu lasta estis favora al kunlaborado kun la nazia Germanio,) : "La France socialiste" au "l'Atelier" ("La socialisma Francio" aŭ "La Laborejo" laŭ Maitron). Li poste daŭrigis rilatojn kun la aŭstraj socialistoj, notinde Karl Renner (kiu jam estis kanceliero de Aŭstrio en 1918-1920 antaŭ ol esti aŭstria prezidento en 1945).

Se oni bone priatentas la suprajn liniojn, oni povas konstati ke, de la aŭstro-marksismo ĝis la maldekstra flanko de la soci-demokratio pasante tra Roza Luksemburg, Laurat sin kunligis al tiu kompleksa kaj kontraŭeca movado, kiun oni povas identigi per la nomo de heterodoksa marksismo. Tiu ĉi provis aperti malfacilan vojeton inter la premantaj masoj de la stalinismo kaj liberalismo.

Jen citaĵo kio aperis post la morto de Suvarin en iu satira gazeto:

"Laurat povis tute bone skribi ien ajn, tamen ne ion ajn." (Djémil Kessous)

Postmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Postmilite li aktivis ankaŭ en la kabaredo de la Tri koboldoj, kaj publikigis poemojn en la Nica Literatura Revuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

http://www2.unil.ch/slav/ling/recherche/ENCYCL%20LING%20RU/LAURAT/Laurat.html

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Franclingve[redakti | redakti fonton]

  • L'accumulation du capital d'après Rosa Luxembourg, Rivière, Paris, 1930, 197p.
  • Economie planée contre Economie enchaînée. (serio) Les Cahiers Bleus N°12,15 majo 1932
  • Antaŭparolo al la franca eldono de Marxisme et dictature, de Roza Luksemburg, 1934
  • Economie dirigée et socialisation, L’Églantine, Paris-Bruxelles, 1934
  • Le marxisme en faillite ?, P. Tisné, Paris, 1939, 265 p.
  • Antaŭparolo al la nova eldono de Marxisme et dictature, de Roza Luksemburg, 1946
  • Du Komintern au Kominform Paris, les Iles d'Or, 1951, 102 p.
  • Staline, la linguistique et l'impérialisme russe, Les Iles d'Or, Paris, 1951
  • (kun POMMERA Marcelle):Le drame économique et monétaire français depuis la Libération. Paris, les Iles d'Or, 1953, 285 p.
  • Bilan de vingt-cinq ans de plans quinquennaux 1929-1955, Les Iles d'Or, Paris, 1955.
  • Problèmes actuels du socialisme, Les Iles d'Or, Paris, 1955, 198 p. (reeldonita en 1957)
  • Le parti communiste autrichien, in: Contributions à l´histoire du Komintern, hg. v. Jacques Freymond. Genf 1965
  • Souvenirs inédits, tajpitaj, pri la jaroj 1920-28, troviĝas en la Biblioteko pri socia historio (Bibliothèque d’histoire sociale) en Nanterre.

bimensuel de culture et d'organisation, Directeur : Georges Valois

Tradukoj de liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Marxism and Democracy, Victor Gollancz, London, 1940

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la Franca[redakti | redakti fonton]