Otto Weininger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otto Weininger en printempo de 1903

Otto Weininger (3-a de aprilo, 1880 – 4-a de oktobro, 1903) estis aŭstria filozofo konata pro siaj polemikaj ideoj. Li estis plej fama por sia lasta libro Geschlecht und Charakter (Sekso kaj Karaktero, 1903). Inter nunaj akademiaj filozofoj la libro estas ĝenerale rigardata kiel mizoginia kaj kontraŭsemita[1]; tamen, ĝis nun ĝi estas konata kaj populara en la interreto[2] Weininger mem mortigis sin preskaŭ tuj post publikiĝo de Sekso kaj Karaktero, tiam li aĝis nur 23.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Otto Weininger naskiĝis je la 3-a de aprilo, 1880 en Vieno en familio de juda oraĵisto Leopold Weininger kaj lia edzino Adelheid. En julio 1898 juna Otto finis sian bazan kaj mezan lernejan edukadon kaj, en oktobro de la sama jaro, registriĝis en Universitato de Vieno. Lia eduko fokusiĝis ĉirkaŭ temoj de psikologio kaj filozofio, sed li ankaŭ prenis kursojn pri naturscienco kaj medicino. Tre frue dum sia studado Weininger lernis grekan, latinan, francan kaj anglan lingvojn, kaj iom pli poste ankaŭ la hispanan kaj la italan. Krome, li legis originalajn tekstojn de verkoj far August Strindberg kaj Henrik Ibsen, t.e. almenaŭ pasivnivele li ankaŭ regis la svedan, la danan kaj la norvegan.

En aŭtuno de jaro 1901 Weininger verkis sian seksologian verkon Eroso kaj Psikeo kaj provis publikigi ĝin. Tiam li renkontiĝis kun Sigmund Freud, sed Freud ne ŝatis la verkon kaj ne rekomendis ĝin al publikigisto. Pli poste Weininger faris la tekston sia disertacio kaj prezentis ĝin al siaj profesoroj Jodl kaj Müllner en 1902. La verko estis akceptita kaj Weininger ricevis titolon de Ph.D.. Baldaŭe post la doktoriĝo li fiere kaj entusiasme forlasis judan kredon kaj iĝis protestanto.

En 1902 Weininger decidis iom veturi en Eŭropo. Li iris al Bayreuth, kie li vidis performon de Parsifal far Richard Wagner, kiu lasis profundan impreson por li. Poste, tra Dresden kaj Kopenhago li venis al Christiania (nuna Oslo), kie li unuafoje vidis dramon Peer Gynt far Henrik Ibsen performitan surscene. Post reveno al Vieno Weininger suferis akran depresion. Ĝuste tiam li havis unuajn pensojn pri sinmortigo, tamen lia amiko Artur Gerber sukcesis konvinki lin ke “ankoraŭ ne estas tempo”.

En junio de 1903, post multaj monatoj de sindona laboro, Weininger publikigis sian fundamentan verkon Sekso kaj Karaktero, kiun li prezentis kiel "provo meti seksajn rilatojn en novan kaj decidan lumon". La libro eldoniĝis en Viena firmao Braumüller & Co. Ĝi enhavis prilaboritan disertacion de Weininger kun aldono de tri novaj radikalaj ĉapitroj: (XII) Naturo de Virino kaj ŝia Rilato kun la Universo, (XIII) Judismo, (XIV) Virinoj kaj Homaro.

Kvankam la reago al la libro ne estis forte negativa, ĝi ne tuj iĝis granda sukceso. Paul Julius Moebius, fiziologiisto en Leipzig kiu, interalie, skribis libron Pri Fiziologiaj Mankoj de Virinoj, atakis na Weininger kaj akuzis lin je plagiato. Torturita pro duboj kaj seniluziiĝo, Weininger iris al Italio.

En fino de septembro li revenis al Vieno kaj spendis la lastajn kvin tagojn kun siaj gepatroj. Je la 3-a de oktobro, li mendis ĉambron en fama domo je Schwarzspanierstraße 15, kie Ludwig van Beethoven, lia plej ŝatata komponisto, mortis. Li diris al la dommastrino ke oni ne ĝenu lin ĝis mateno ĉar li planas labori ĝis malfrue. Tiun nokton li skribis du literojn, unu por sia patro kaj la dua por sia frato Richard, dirante, ke li emas mortpafi sin.

En la 4-a de oktobro Weininger estis trovita kun morta vundo, pafinte sin tra la koro. Li mortis en malsanulejo Wiener Allgemeines Krankenhaus je la deka kaj duono la saman matenon. Otto Weininger estas enterigita en Protestanta Tombejo Matzleinsdorf en Vieno. La epitafio sur la tombo estas skribita far lia patro. En traduko ĝi estas:

Inschrift des Grabes von Otto Weininger.JPG
"Tiu ĉi ŝtono fermas la lokon de ripozo de juna viro
kies menso neniam trovis pacon sur la tero.
Kaj post severaj testoj de sia menso kaj animo
li ne plu povis elteni inter la vivantaj.
Li serĉis por la loko de morto de unu el la plej grandaj mensoj
kiu loĝis en la Schwarzspanierhause
kaj finis sian korpan ekziston."

Sekso kaj Karaktero[redakti | redakti fonton]

En la libro Sekso kaj Karaktero Weininger asertas, ke menso de ĉiu homo estas miksaĵo de iĉaj kaj inaj "substancoj" kaj provas subteni tiun aserton per sciencaj faktoj. Laŭ Weininger, iĉaj ecoj estas aktivaj, produktaj, konsciaj kaj moralaj/logikaj (Weininger ade asertis, ke moralo kaj logiko estas efektive sama afero). Inaj ecoj, do, estas pasivaj, neproduktaj, nekonsciaj kaj malmoralaj/mallogikaj. Weininger proponas ke emancipiĝo estu nur por "virecaj inoj", kiel, ekzemple, aktivaj lesbaninoj, kaj ke esenco de la vivo de ĉiu ino estas seksuma funkcio - ambaŭ je la ago, kiel putino kaj svatino, kaj je la produkto, kiel patrino. Kontraste, la celo de iĉo, aŭ de la iĉa aspekto de iu persono, estas iĝi genio kaj preterpasi seksumecon por atingi abstraktan amon por absoluto, la Dio, kiun li trovas en si.

Grava parto de la libro priskribas naturon de genio. Weininger asertas, ke ne ekzistas genioj nur pri, ekzemple, matematikomuziko, sed ke genio estas universala perfekta estaĵo, en kiu ĉio ajn ekzistas kaj havas sencon. Li asertas, ke, verŝajne, tiu genio je certa grado ekzistas en ĉiu homo.

Apartan ĉapintron Weininger (mem judo, kiu konvertiĝis al kristanismo nur en 1902) dediĉis al analizo de judismo. Li prezentas tipan judon kiel ineca, kaj do profunde malreligiema, sen vera individuo (animo) kaj sen rigora sento de bono kaj malbono. Kristanismon li priskribas kiel "la plej supera esprimo de la plej supera kredo", dum judismo estas nomata "la ekstremaĵo de malkuraĝeco". Weininger priskribas dekadencon de novaj tempoj kaj akuzas je ĝi la inajn (kaj, do, judajn) influojn. Laŭ Weininger, ĉiu persono havas certan gradon de ineco kaj "judeco".

Sinmortigo de Weininger en la sama domo kie mortis Beethoven, la viro kiun li rigardis kiel unu el la plej grandaj genioj, iĝis polemika kaj multe pridisputata okazo en Vieno. Kelkaj junuloj eĉ provis fari imitajn sinmortigojn en la sama domo. Kiel flanka efiko, la libro de la skandala aŭtoro iĝis tre populara kaj ekhavis grandan sukceson. Ĝi ricevis admiran revuon de August Strindberg, kiu diris ke ĝi "probable solvis na unu el la plej malfacilaj problemoj" - t.e. la problemon de virino.

Influo al Wittgenstein[redakti | redakti fonton]

Ludwig Wittgenstein legis la libron kiam li estis lernej-infano kaj poste ade menciis ĝin kiel unu el siaj plej grandaj influoj kaj rekomendis ĝin al siaj amikoj [3]. Tamen, profunda admiro de Wittgenstein por penso de Weininger estis akompanata de fundamenta malkonsento kun multaj liaj pozicioj. En unu el literoj al sia amiko G.E.Moore, Wittgenstein skribas: "Ne necesas, nek eblas, plene konsenti kun li, sed grando estas en la aferoj, en kiuj ni malkonsentas. Ĝuste en enormo de siaj eraroj li estas genia". La temoj de dekadenco de moderna civilizacio kaj de devoj de perfekta genio ade aperas en pli fruaj verkoj de Wittgenstein.

Weininger kaj la nazioj[redakti | redakti fonton]

Kiel judo, Weininger ne povas esti akceptita dum nazia rego. Krome, dum sia vivo li ĉiam forte kontraŭdiris la rasan teorion, sur kiu la nazia ideologio estis bazota. Laŭ li, la kulturo havis multoble pli fortan influon al personeco ol rasa (genetika) deveno. Tamen, kelkaj insulitaj partoj de liaj verkoj sonis sufiĉe rasismaj por esti uzataj (sen montro de la fonto) en nazia propagando:

Citaĵo
« Genio apenaŭ iam aperis inter negroj, kaj normoj de ilia moralo estas preskaŭ universale tiom malaltaj, ke eĉ en Usono oni komencas kompreni ke ilia liberigo estis tro hasta »
Citaĵo
« Grandeco ne ekzistas en naturo de la ino kaj la judo, nek la grando de moralo, nek la grando de malico. En arja viro, la bonaj kaj malbonaj principoj de Kanta religia filozofio ĉiam ĉeestas, ĉiam en lukto. En la judo kaj la ino bono kaj malbono preskaŭ ne distingeblas unu de la alia ... Ne estus malfacile krei grundon por aserto ke judoj estas tiom multe pli plenaj je ineco ol arjoj, ke eĉ la plej iĉa judo estas pli ina ol la plej ina arjo »

Hitler foje diris: "Dietrich Eckart rakontis al mi, ke dum tuta sia vivo li konis nur unu bonan judon: Otto Weininger, kiu mortigis sin la sekvan tagon post kiam li komprenis, ke judoj vivas je detruo de aliaj popoloj"[4] Hitler mem, tamen, malakceptis ideon ke judo povis havi indajn ecojn, eĉ en raportita sinmortigo de Weininger. Li daŭrigis: "Estas rimarkinde, kiel duon-judoj, en la dua aŭ la tria generacio, ree komencas flirti kun puraj judoj. Sed ekde la sepa generacio, ŝajne, pureco de la arja sango restariĝas kaj la naturo mem eliminas malutilajn elementojn"[5]. Ironie, nur kelkajn jarojn post kiam li diris tion, Hitler mem estis finonta sian propran vivon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Weininger, Otto. Geschlecht und Charakter: Eine prinzipielle Untersuchung, Vienna, Leipzig 1903, germane - angle
  • Weininger, Otto. Collected Aphorisms, Notebook and Letters to a Friend, Edited and translated by Kevin Solway and Martin Dudaniec, 2002, angle
  • Weininger, Otto. Sex and Character: An Investigation Of Fundamental Principles. Ladislaus Löb (trans.) Indiana University Press, 2005. ISBN 0-253-34471-9
  • Weininger, Otto. A Translation of Weininger’s Über die letzten Dinge (1904/1907)/On Last Things. Steven Burns (trans.) Edwin Mellen Press, 2001. ISBN 0-7734-7400-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1995) Jews and Gender: Responses to Otto Weininger. Philadelphia: Temple University Press. 
  2. "Otto Weininger on the Internet", produced by the translator of Weininger's "Notebook and Letters to a Friend"
  3. Ray Monk: Ludwig Wittgenstein, The Duty of Genius, 1990
  4. Adolf Hitler, Monologe im Führerhauptquartier. 1941-1944, ed. Werner Lochmann (Hamburg. 1980), 148.
  5. Hitler's Secret Conversations 1941-1944. Published by Signet Books, Copyright 1953 by Farrar, Straus and Young, Inc., 1961, p.156