Otto Wichterle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otto Wichterle

Otto WICHTERLE (27-an de oktobro 1913 en Proßnitz en Moravio, Aŭstrio-Hungario - 18-an de aŭgusto 1998 en Prago) estis ĉeĥa kemiisto, kiu mallkovris la modernan kontaktlenson.

Wichterle studis en la Kemia Altlernejo de la Teknika Universitato Prago. Li promociiĝis en 1936 kaj restis poste en la universitato, ĝis kiam la nazioj fermis en 1939 la altlernejon. Wichterle plulaboris en la esplora sekcio de la Bata-uzino en Zlín, kie li laboris ĉefe pri prilaboro de poliamidoj kaj kaprolaktamoj. Li malkovris en 1941 kun sia teamo artfibron, nomatan silono. La malkovro estis prisilentigita kaj venis nur post 10 jaroj en produktadon. Lin arestis en 1942 la Gestapo por mallonga tempo.

Post la dua mondmilito, Wichterle denove eklaboris en la Universitato, kie li okupiĝis pri organika kemio kaj verkis bazan lernolibron pri neorganika kemio. Li iĝis en 1952 dekano de la novfondita instituto pri kemia teknologio, el kiu posteno li estis forigita kadre de politika purigo.

Unu jaron poste, la Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj - kie li membris ekde 1955 - elektis lin prezidanto de nova instituto pri makromolekulara kemio. En tiu instituo, li pludaŭrigis la esplorojn pri la polimerizado de laktamoj kaj pri prilaboro de hidrofilaj ĝeloj. Li, kunlaborinte jam en 1953 kun kemiisto Drahoslav Lím, patentigis procezon por produktado de mola polimero (2-hidroksietilmetakrilato, mallonge: HEMA).

Aparato por la produktado de kontaktlensoj

Ĉar la konstruo de la instituto longedaŭris, Wichterle devis eĉ hejme eksperimenti. Tie li sukcesis en 1961 per memkonstruita aparato produkti kontaktlensojn el hidroĝelo. La akademio de la Sciencoj vendis la patenton sen sciigo de Wichterle al Usono.

Wichterle estis forigita el la instituo en 1970 pro subskribo de la Manifesto de 2000 vortoj, kiu postulis demokratiigon de la sistemo. La scienca laboro de Wichterle estis tiel malfaciligita, ĉar oni neebligis eksterlandajn kontaktojn por li. Li estis tute rehabilitita en 1989, ekde 1990 estis li - ĝis malfondo de Ĉeĥoslovakio - prezidanto de la Ĉeĥoslovakia Akademio de la Sciencoj, poste oni nomumis lin honorprezidanto de la Ĉeĥa Akademio.

Oni nomis laŭ Otto Wichterle en 1993 asteroidon, kun numero 3899.