Otto Wille Kuusinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kuusinen en 1920-aj

Otto Ville (Wilhelm) KUUSINEN (ruse: Отто Вильгельмович Куусинен; naskiĝis en Laukaa (Finnlando), en 1881, mortis la 17-an de majo 1964 en Moskvo) estis finna kaj sovetia politikisto, literatura historiisto kaj poeto, kiu fuĝis el Finnlando post la civila milito en 1918 al Rusio, kie li laboris ĝis sia morto.

Post fino de lernejo en Jyväskylä, Kuusinen studis en la Universitato de Helsinko literaturon, estetikon kaj arto-historion. En la universitato li fondis Studentan social-demokratan societon en 1905. Kuusinen ekdominis la Finnlandan socialdemokratan partion en 1906. Li estis membro de Finnlanda parlamento de 1908 ĝis 1910 kaj prezidanto de Socialdemokrata partio (19111913). Li gvidis la revolucion en januaro 1918 kaj estis ĉefministro de kelkmonata Finnlanda socialista laborista respubliko. Li fuĝis al Rusio en aprilo 1918 kaj partoprenis en fondo de Finnlanda Komunista Partio.

En bolŝevika Rusio, kiu poste fariĝis Soveta Unio li laboris komence en Kominterno. En Finnlando, kie socialdemokratan parion gvidis modereduloj, Kuusinen estis klasifikita kiel kunlaboranto de malamiko. Li estis unu el malmultaj finnoj en gvidaj pozicioj, kiuj travivis en libereco la teroron de la Stalina epoko en la 1930-aj jaroj.

Kiam milito inter Finnlando kaj Rusio (konata kiel Vintra milito) komenciĝis la 30-an de novembro 1939, Kuusinen estis enpostenigita kiel ĉefministro de pupa registraro de Terijoki (tiel nomata Finnlanda Demokratia Respubliko). Stalin starigis por Finnlando propran registaron, kiu akceptis iniciaton pri interŝanĝo de Finnlanda teritorio apud Leningrado al Sovetiaj teritorioj en Karelio, kiun la fakta Finnlanda registaro rifuzis. Ĉar Ruĝa Armeo ne multe sukcesis en Vintra milito (supozeble la dekomenca plano estis aligo de la tuta Finnlando al la Soveta Unio kiel socialisma respubliko), Stalin baldaŭ nuligis Kuusinen-registaron. Kuusinen fariĝis prezidanto de Supera Konsilio de novfondita Karela-Finna Soveta Respubliko.

Kuusinen neniam revenis al Finnlando kaj en 1950-aj lia peto ricevi vizon al Finnlando estis malakceptita (formale retirita post diskuto inter Finnlanda ambasadoro en Soveta Unio kaj Soveta Ministerio de Eksteraj Aferoj). Lia filino Hertta Kuusinen estis unu el gvidantoj de Finnlanda Komunista Partio post la milito.

Kuusinen estis membro de Politburoo de Komunista Partio de Sovetunio kaj li estis grava ideologia funkciulo. Li daŭrigis sian laboron ankaŭ sub Nikita Ĥruŝĉov (19531964). Li estis sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio 19461953 kaj 19571964. En 1952 kaj 1957 li estis elektita ankaŭ la prezidio de Supera Konsilio de Soveta Unio (Soveta parlamento).

Kuusinen estis unu el redaktantoj de Bazoj de Marksismo-Leninismo (1958), kiu estas unu el bazaj ideologiaj verkoj de Komunisma Partio de Soveta Unio kaj kio reformulis la partian linion post Stalin. Li redaktis novan partian programon (1961) kaj proponis, ekzemple, forigi koncepton pri la Diktatoreco de la proletaro. Tio estis hororaĵo por konservemuloj kaj ne realiĝis tiam. Tiel li estis unu el prapatroj de perestrojko.

En 1958 Kuusinen estis elektita al Soveta Akademio de Sciencoj.

Kuusinen mortis en Moskvo la 17-an de majo 1964. Li estas entombigita en muro de Kremlo (granda honoro de sovetia tempo). Universitato de Petrozavodsk estis nomita laŭ li.