Otto la 3-a (Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto la 3-a de Bavario
Reĝo de Hungario
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Otto III. von Bayern
Naskiĝo 11-an de februaro 1261 (1261-02-11)
en Burghausen
Morto 9-an de novembro 1312 (1312-11-09) (51-jaraĝa)
en Landshut
Tombo Seligenthal abbey vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando BavarioHungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj vd
Patro Henriko la 13-a de Bavario vd
Patrino Elizabeth of Hungary, Duchess of Bavaria vd
Gefratoj Stephen I, Duke of Bavaria • Louis III, Duke of Bavaria • Q20499225 vd
Edz(in)o Catherine of Habsburg • Agnes of Glogau vd
Infanoj Henriko la 15-a de Bavario vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Hungario
Béla la 5-a
Dum 13051307
Antaŭulo Ladislao la 5-a
Sekvanto Karolo la 1-a
Duko de Malsupra Bavario
Otto la 3-a
Dum 12901312
Antaŭulo Henriko la 13-a
Sekvanto Henriko la 15-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Otto trovas la hungaran kronon

Otto la 3-aOto WittelsbachOtto la Bavara (naskiĝis la 11-an de februaro 1261 en Burghausen, mortis la 9-an de septembro 1312 en Landshut), apartenanta al dinastio Wittelsbach, estis de 1290 ĝis 1312 duko de Malsupra Bavario kaj de 1305 ĝis 1307 reĝo de Hungario kun la nomo Béla la 5-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Otto naskiĝis en la 11-an de februaro 1261 en Burghausen. Lia patro estis Henriko la 13-a, patrino estis Elizabeto de Hungario. Otto uzis ankaŭ nomon Béla la 5-a. La unua edzino de Otto estis Katerina, kiu mortis en 1282, sed ŝi postlasis ĝemelojn. Dume komence Otto kontraŭe batalis la Habsburgojn, poste li kunbatalis kun la Habsburgoj. En 1304 li varbis armeon el bavaroj, germanoj kaj hungaroj kaj atakis Ĉeĥion, sed la ĉeĥoj venkis. Sekve Otto ŝanĝis politikon kaj amikiĝis kun la ĉeĥoj, eĉ li ricevis la hungaran kronon en 1305 de Venceslao la 3-a (Bohemio). Li portis la kronon al Székesfehérvár, kie la kronado okazis, sed ne ĉeestis ĉefepiskopo de Esztergom, tial la ceremonio estis nevalida. Tamen li proklamis sin hungara reĝo. En 1307 Otto vizitadis Transilvanion, kie estro de la landparto metis lin en prizonon. Post monatoj li hejmenvenis en Bavarion, kie li ricevis honoron kaj pacadon. Otto mortis en la 9-an de septembro 1312 en Landshut. Li postlasis sian 2-an edzinon Agnesa kun filo kaj filino.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tiamaj skribaĵoj - kiam Otto akiris la hungaran kronon - li vojaĝis el Bohemio al Hungarujo. Li singarde kaŝis la kronon, tamen dumnokte ĝi aŭdis bruon de metalo. Li konjektis, ke la krono falis teren, tial li sukcese trovis la kronon. Tiun prezentas la apuda bildo. La hungara historio mencias Otto-n nelegala reĝo, kaj precipe la supra krona historio menciiĝas pri li.