Otto von Simson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto von Simson
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1912 (1912-07-17)
en Berlino
Morto 23-an de majo 1993 (1993-05-23) (80-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Dahlem Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ernst von Simson
Patrino Martha Oppenheim
Edz(in)o Aloysia Alexandra Prinzessin von Schönburg-Hartenstein • Marie-Anne Helene Emanuela Altgräfin zu Salm-Reifferscheidt-Krautheim und Dyck
Infanoj Ernst von Simson • John von Simson
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto
vdr

Otto von Simson (naskiĝinta la 17-an de julio 1912 en Berlino; mortinta la 24-an de majo 1993 samurbe) estis germana arthistoriisto.

Ĉar la kristano Simson havis judajn praulojn, li fuĝis post intertempa redaktista laboro por la katolika revuo Hochland 1939 de la nazia persekutado kaj elmigris en Usonon, kie li diversurbe instruis profesore.

Post remigrado al Germanujo li laboris por la ministrejo por eksterlandaj aferoj kiel delegito ĉe Unesko. Kiel ordinara profesoro pri moderna arthistorio li estis vokata en 1964 al la Libera Universitato Berlino, kie li ĝis sia pensiiĝo en la jaro 1979 ankaŭ estis direktoro de la arthistoria instituto.

Simson laŭiris vaste ampleksajn arthistoriajn interesojn. Li okupiĝis kaj pri ikonologio en mezepoka arĥitekturo, pri la interligiteco de arto kaj liturgio, pri Peter Paul Rubens kaj pri la germana pentrarto de la 19-a jarcento. Kiel lia ĉefa verko validas The Gothic Cathedral el 1956.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]