Ouidah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ouidah
komunumo de Benino
Administrado
Demografio
Loĝantaro 76 555  (2002) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 22′ N, 2° 5′ O (mapo)6.36666666666672.0833333333333Koordinatoj: 6° 22′ N, 2° 5′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 364 km² (36 400 ha) [+]
Ouidah (Benino)
Ouidah (Benino)
DEC
Ouidah
Ouidah
Situo de Ouidah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ouidah [+]
vdr



Ouidah [elp. ŭida], alternativaj nomoj Hweda kaj precipe en la anglalingvaj landoj Whydah [elp. ŭaɪ̯də], antaŭe Ajudá) estas urbo en Benino, situanta en la suda parto de la lando, 42 km okcidente de Kotonuo, ĉe la marbordo de la Gvinea Golfo . Dum la kolonia periodo la urbo estis unu el la centroj por la sklavkomerco per kies haveno la sklavoj estis eksportitaj trans la oceano al nord- kaj sudameriko, interalie al Brazilo. Videbla restaĵo de tio estas la fortikaĵoj kiujn la portugaloj, la angloj, la nederlandanoj kaj la francoj konstruis por defendi siajn interesojn.

Quidah estas anakŭ la monda ĉefurbo de voduo, kiu estas oficiala religio de Benino. Ĝi tie kunekzistas pace apud aliaj lokaj religioj: islama, katolika kaj protestanta.

En januaro ĉiujare okazas la kinfestivalo Quintessence, kiu kune kun la kinfestivalo en Uagaduguo (Burkina Faso), estas unu el la plej gravaj en Okcidentafriko.

La urbo havis en 2002 ĉirkaŭ 75 000 loĝantojn[1].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia muzeo
  • Sankta Arbaro
  • Vojo de la Sklavoj: ĝi kuras de la iama sklavmerkato (Place Cha Cha) al la haveno kaj la Pordego de Ne-Reveno (france: Porte du Non Retour. Tiu itinero estis kreita kun la financa helpo de Unesko[2]. Ekzistas multaj statuoj kaj monumentoj al la sklavkomerco laŭ la itinero. La Pordego de Ne-Reveno estas monumento kiu memorigas pri la perforta ellandigo de sklavoj. En tiu loko ili devis enŝipiĝi. Kelkaj sinmortigis surloke aŭ saltante en akvon aŭ manĝante sablon.
  • Voduo-templo de pitonoj. Ĉiujare la 10-an de januaro, granda voduofestivalo estas okazigita sur la urba marbordo[3].
  • Fortikaĵo São João Baptista de Ajudá (origine Ajudá, el Hweda, ĉe la marbordo de Atlantiko de nuna Benino): malgranda fortikaĵo konstruita de portugaloj ĉe la marbordo de Dahomeo, atingita de portugaloj en 1580, post kiam ĝi kreskiĝis ĉirkaŭ la sklava komercado. Tiu Fortikaĵo, konstruita surtere donita al Portugalio de la reĝo de Dahomeo, restis sub portugala kontrolo el 1721 ĝis 1961. En 1680 la portugala guberniestro de Portugala Santomeo kaj Princo estis rajtigita starigi fortikaĵon. En 1721, post esti abandonita dum kelkaj jaroj, ĝi estis rekonstruita kaj renomita São João Baptista de Ajudá.

Centro de lertigado por forigi landminojn[redakti | redakti fonton]

En Ouidah situas la CPADD (Centre de Perfectionnement aux Actions post-conflictuelles de Déminage et Dépollution (Centro de lertigado cele al postmilitaj agadoj por forigi minojn kaj iajn poluciojn). Tien venas homoj el tuta Afriko por lertiĝi en tiaj agadoj. La kursoj kaj ekzercoj okazas en la franca kaj en la angla. Svisa aŭtomata kirasveturilo DIGGER estas uzata en Ouidah kaj afrikanoj povas lerni kiel uzi ĝin por eksplodigi la minojn.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Angélique Kidjo, unu el la plej famaj afrikaj kantistinoj
  • Emil Zinsu, eksprezidanto de la Respubliko de Dahomey, unu el la plej maljunaj politikistoj de la 20-a jarcento kiu mortis en la aĝo de 99.
  • Paul-Emile de Sousa, eksprezidento de la Respubliko de Dahomey .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]