Oun Ĥam
El Vikipedio
| Oun Ĥam | ||
|---|---|---|
| Reĝo de Luangprabango | ||
| Regado | 15-a de decembro 1872 - 25-a de marto 1887 | |
| Naskiĝo | 1811 | |
| en Luangprabango, Laoso | ||
| Morto | 15-a de decembro 1895 | |
| en Luangprabango, Laoso | ||
| Edzino | Gamuni | |
| Patro | Manthathurath | |
| Patrino | Khamone | |
Oun Ĥam (naskiĝis en 1811 aŭ 1816 - mortis la 15-an de decembro 1895) estis reĝo de Luangprabango dum 1872-1887 kaj duafoje inter 1889 kaj 1895. La 7-an de junio 1887 la reĝa ĉefurbo de Laoso estis kaptita kaj disrabita, kaj la regantoj apenaŭ povis eskapi. Inter la regadperiodoj li ekziliĝis al Bangkoko kie li asistis al Auguste Pavie. La du lastaj jaroj de lia regado finiĝis per la establado de la franca protektorato en Laoso.