Ouro Preto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

geografio>Ameriko>Sudameriko>Brazilo>Minas-Ĝerajso>Ouro Preto<Urbo


Ouro Preto

Urbo de Brazilo

Flago Blazono
Mapo
Koordinatoj 20°23′08″S 43°30′29″U / -20.38556, -43.50806
Ŝtato Minas Gerais
Regiono Metropolitana de Belo Horizonte
Mikroregiono Ouro Preto
Fondita en 1711
Urbestro Ângelo Oswaldo de Araújo Santos (ĝis 2008)
Areo 1.245,114 km²
Alto super la marnivelo 1.179 m
Loĝantoj 69.058 IBGE - 2006
Loĝdenso 55,5 loĝ./km2
HDI 0,787
Interkomunumreto Oficiala Turismo Federala Universitato [htpp://www.ouropreto.com.br/ Novaĵoj]
Horzono UTC-3
Poŝtkodo 35400-000
Telefona antaŭkodo 31

Ouro Preto [oŭru pretu] /'owrw 'pretw/ (portugallingva signifo: Nigra Oro) estas urbo kaj municipo en Ŝtato Minas-Ĝerajso en Brazilo kun 1.245 km². Ĝis 1823 Ouro Preto estis nomata "Vila Rica".

La nomo de la urbo venas de la fakto, ke la oro tie minata ofte aperis nigra, pro aldono de fera oksido. Post la elĉerpiĝo de la oro la urbo konservis belan barokan urbocentron, kiu igas ĝi alloga por turistoj. En 1980 UNESKO deklaris la urbocentron Monda Kulturheredaĵo.

La blazono de Ouro Preto montras la latinan devizon Prœtiosum aurum nigrum (valorega nigra oro). Tiu nova devizo, el 2005, anstataŭigis la antaŭan, Prœtiosum tamen nigrum (valorega kvankam nigra).

Krom la urbo Ouro Preto mem (56.292 loĝantoj), apartenas al ties teritorio la vilaĝoj Amarantina, Antonio Pereira, Cachoeira do Campo, Engenheiro Correia, Glaura, Miguel Burnier, Rodrigo Silva, Santa Rita de Ouro Preto, Santo Antonio do Leite, São Bartolomeu (entute 9.985 loĝantoj en vilaĝoj).

[redaktu] Esperanto en Ouro Preto

De la 21-a ĝis la 24-a de julio 1983 okazis la 16-a Brazila Seminario de Esperanto, en Ouro Preto.

Unu el la diversaj katolikaj preĝejoj kaj muzeoj
Unu el la diversaj katolikaj preĝejoj kaj muzeoj
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ouro Preto sub la gloso Ouro Preto