Out of Nowhere

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Out of Nowhere (El Nenie) estas populara kanto komponita fare de Johnny Green kun kantoteksto de Edward Heyman.

Ĝi unue estis registrita fare de Bing Crosby en 1931 kaj iĝis lia unua sukcesa numero kiel soloartisto. [1] Ĝi fariĝis ĵaza normkanto, de kiu ekestis dekoj da instrumentaj kaj kantaj versioj de diversaj artistoj. La versio de tenorsaksofonisto Coleman Hawkins el 1937 samkiel tiuj de Benny Carter kaj de Django Reinhardt fariĝis furoraĵoj, kaj la muzikado de Hawkins estis tiel impona, ke neniu tenorsaksofonoludanto provis la melodion ĝis ok jaroj poste, Don Byas surdiskigis ĝin.[2] Charlie Parker registris baladoversion en 1947. La harmoniaro de la kanto estis utiligita en pluraj pli postaj kantoj, kiel ekzemple por la temo de Star Trek de Alexander Courage kaj por la biboptemoj "Kaŝba-fortikaĵo" de Tadd Dameron", "Nostalgio" de Fats Navarro" kaj "317 East 32-a Street" de Lennie Tristano.

Literaturo

Referencoj

  1. http://www.jazzstandards.com/compositions-0/outofnowhere.htm - Priskribo de la kanto
  2. http://epo.wikitrans.net/Out_of_Nowhere_%28Johnny_Green_song%29#cite_ref-jazz-standards_0-1 ĉe jazzstandards.com - prenita la 7 2009-an de majo


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Out of Nowhere (Johnny Green song) en la angla Vikipedio.